#2 Josef Vojáček
Ankaŭ mi rememoras "Kulturajn festivalojn", kiujn mi sukcesis partopreni. Tio estis eksterordinaraj travivaĵoj.
La 11-an de februaro 2021 en Ústí nad Labem
forpasis emerita prof. d-ro Vlastimil Novobilský, elstara ĉeĥa kemiisto,
pedagogo kaj esperantisto, multjara membro de UEA, AIS
kaj ISAE
kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Li naskiĝis la 15-an de februaro
1935 en Melč
apud Opava en
Ĉeĥio. Lia patro Jaroslav estis
pioniro de Esperanto en la regiono kaj progresema instruisto, kiu en
1942 pereis en nazia koncentrejo Mauthausen.
Al li Vlastimil Novobilský dediĉis biografian libron kun subtitolo
„Viro, kiu superigis moralajn principojn antaŭ mortotimo“, kiun en
2019 en la ĉeĥa lingvo eldonis KAVA-PECH de Petro Chrdle.

bebaĝe kun siaj gepatroj kaj fratino kaj junaĝe kun sia edzino Věra (fonto)
Finstudinte kemion en Karola
Universitato en Prago li fariĝis esploristo kaj sekve altlerneja
instruisto. En 1990 li kunfondis Universitaton de J. E. Purkyně en Ústí nad
Labem kaj en 1995–2001 estis ĝia rektoro. Li estas aŭtoro de multaj
fakaj artikoloj kaj kunaŭtoro de vaste uzita lernolibro pri ĝenerala kaj
organika kemio.
Esperanton li eklernis 1946 kiel 11jara knabo kaj ekde junaĝo vaste ekaktivis por la tuta vivo en la movado en sferoj instrua, prelega, redaktora, verkista kaj organiza.
Pliaj detaloj troveblas en la artikolo en Esperanta Vikipedio.
La 23paĝa listo de lia admirinde vasta poresperanta agado – kvankam en la ĉeĥa, povas doni proksimuman imagon pri lia graveco por la internacia movado. Li okupiĝis ankaŭ pri komeniologio kaj pri faka apliko de Esperanto.
Lia edzino Věra, denaska Esperantoparolantino, estas filino de la elstara Esperanto-poeto kaj tradukisto Jiří Kořínek, kies artan heredaĵon V. Novobilský konservadis.
En KAVA-PECH aperis
ankaŭ biografio pri Petr Ginz nomita Taglibro
de mia frato, kiun li kun la edzino tradukis el la ĉeĥa al Esperanto. En
2017 KAVA-PECH eldonis lian ĉeĥlingvan biografion pri Francisko
Valdomiro Lorenz, en 2018 ankaŭ en Esperantlingva traduko de Margit
Turková.
Surfote geedzoj Novobilský prezentas Taglibron de mia frato en EKP Brno en 2013 (fonto).
* geedzoj Novobilský kun esperantistoj en Kronach
Vlastimil Novobilský forpasis pro kovim-19, malfortigite de longdaŭra grava malsano. En lia persono ni perdas prestiĝan fakulon kaj universalan klerulon, senlacan entuziasman laboranton por la ideo de Esperanto kaj precipe afablokoran estimindan homon, kiu sendube mankos al ni. Ni lasu lin pluvivi inter ni per ekkono de almenaŭ kelkaj liaj verkoj kaj per lia inspiro por nia propra aktivado por la aliaj.
Pavla Dvořáková
![]() | novobilsky pri komenio_2minuta specimeno.mp3 (1.99 MB) |
![]() | novobilsky_literatura-bibliografio.pdf (467.6 kB) |
![]() | Novobilsky_J.Heyrovsky_prelego-por-IKU96.pdf (300.07 kB) |
![]() | novobilsky-vlastimil_skizo-pri-la-esperanta-literaturo.pdf (735.17 kB) |
#1 Turková
Pavlo,dankon al Vi! Mi rememoras kelkajn "Kulturajn festivalojn" en Ústí n.L. - danke al la geedzoj Novobilský, kaj M.Smyčka, la eventoj estis brilaj. Margit Turková