14-a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA)

Okazloko - Naundorf (Stadt Wehlen / Bad Schandau), DE

18 - 23
10

Naundorf (Stadt Wehlen / Bad Schandau), DE


Tradicia kameretosa piedmigra aŭtuna aranĝo, malkovranta ĉiujare alian naturan parton de Germanio, okazas en 2026 tuj landlime kun Ĉeĥio.

Okazloko: Feridomo St. Ursula Naundorf

Situo surmape

Oficiala retejo kun detalaj informoj

Unutagaj partoprenantoj el Saksio kaj Ĉeĥio bonvenas!

Marde la 20-an de oktobro planatas ankaŭ unutaga ekskurso al Hřensko (pordego Pravčická, krutvalo Edmund). La ekskurson gvidos Karel Votoček. Se estos anoncitaj partoprenantoj el Ĉeĥio, la starto estos post alveno de la buso 438 el Děčín je 11:32 al la stacio Hřensko- střed. Se ne, la ekskurso startos jam je 9:30 en la haveno post alveno de la pramo de Schöna. La detala itinero kaj postulhaveco estas precizigota.

Informoj pri la trajna/busa unutaga konekto direkte el/al Prago disponeblas ĉi-tie


Pordego Pravčická (de Pravčice), fonto de la foto

La loĝkapacito en Naundorf estas elĉerpita, sed eventualaj interesitoj pri plurtaga restado povas memstare trovi tranokton proksime kaj interkonsenti pri la partopreno kun la organizanto. La evento inkluzivas ankaŭ regulajn vesperajn programojn kun prelegoj kaj diskutrondoj pri diversaj temoj (ne nur vojaĝaj).

Kontakto: ema @ esperanto.de

  • padv-

Montrite 94x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026