Fervojista konferenco

Okazloko - Černý důl, Krkonoše (Gigantmontaro)

05 - 07
10

Černý důl, Krkonoše (Gigantmontaro)

La konferenco de ĈeFEA okazos 5.10.-7.10.2026 en hotelo Oddech, kiu troviĝas en nordorienta Bohemio en la montaro Krkonoše (Gigantmontaro), urbeto Černý Důl, parto Lučiny, 3km de Pec pod Sněžkou en marnivelo 1122 m.s.m. La plej proksima fervoja stacio estas Svoboda nad Úpou, de kie veturadas busoj al Pec. De Pec estos prizorgita transporto al hotelo per aŭtomobilo. Tiuj, kiuj veturos per propra aŭtomobilo povas parki rekte ĉe la hotelo.

Situo surmape

La hotelo estas plene ekipita. La partoprenantoj pagas mem tranoktadon. Partoprenkotizo ne ekzistas. Alia ebleco estas tranokti aliloke, kaj veni. La aranĝo estas malfermita al ĉiuj interesiĝantoj.

Dum la konferenco krom la labora traktado kaj fakaj prelegoj la partoprenantojn atendas programo lingva, piedekskursa kaj amuza.

Pri via intereso pri partopreno bonvolu informi nin je la retadreso: cefea @ centrum.cz.

Ladislav Hakl

ĈeFEA-Ĉeĥa fervojista Esperanto asocio r.a.

http:/ifef.wz.cz

pub pd

Montrite 4x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026