Virtuala Kongreso komenciĝas hodiaŭ!

La plej granda reta esperanta renkontiĝo – Virtuala Kongreso – ĵus komenciĝas!


Se vi aliĝis, vi jam devus havi instrukciojn por ensaluti en via retpoŝto. La programo komenciĝas ĵaŭde matene, la ĉambroj jam estas malfermitaj. Prenu vian tempon por ensaluti kaj esplori la novan kongresan platformon Discord – novaĵo ĉi-jare. Vi povas trovi ĉiujn ĉambrojn en la maldekstra menuo, rulumu malsupren (vidu bildon). Detalajn instrukciojn vi trovos en la retpoŝto (pdf). Ĝuu la Virtualan Kongreson!

Listo de ĉambroj estas maldekstre, rulumu suben por pliaj ĉambroj.

pub -jk-


  • publikita 4. 12. 2025
  • 24 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025