110 Epizodoj en 110-a
Universala Kongreso de Esperanto 2025, Bruno
- sojinsu1, 6.8.2025,
8:02
- mozaiko el 110 fotaĵoj kreantaj bildon pri la programo kaj etoso de la
aranĝo (polurita versio de tiu prezentita dum la Solena Fermo 2.8.)
Someraj
Esperanto-renkontiĝoj en la jaro 2025
Gustumado de la 110-a UK de
Esperanto en Brno 1
- Esperanto + Edukado
ILEI, 2.8.2025, 9:35
- la unuaj tagoj – Solena Malfermo, prezento de ILEi, Tago de Lernado,
akcepto en la urbodomo, ekde 3:41 Nacia Vespero en kastelo Špilberk (zimbalona
popolmuziko, Ivan Acher kaj Vanda Šípoová)
Gustumado de la 110-a UK de
Esperanto en Brno 2
- Esperanto + Edukado
ILEI, 3.8.2025, 14:46
- ekskurso al Esperanto-Muzeo en Svitavy, kastelo Litomyšl, en kies
bierfarejo naskiĝis komponisto Bedřich Smetana, kurso pri desegno kun Mónika
Molnár, origamio, koncerto de Kajto, Esperantologia Konferenco, prezento de la
111-a Universala Kongreso en Graz.
Fotoj de la 110-a UK en
Brno
- John
Huang, 23.8.2025, 2:23:20
- oficiala fotanto de la UKo rete prezentas kaj komentarias fotojn de li
faritajn
Nova estraro de UEA
(2025–2028)
Intervjuoj en la 110a UK ĉe
Brno
- Esperanta Fabriko
(E.Tajler) 11.9.2025, 11:11
- simplaj demandoj al la partoprenantoj el diversaj landoj
(kun subtekstoj en la angla)- – konvena por montri al neesperantistoj
buntecon de la konsisto de la kongresanoj kaj de iliaj motivoj ekerlni
Esperanton
VIDEOJ RILATAJ AL LA UKo KREITAJ JAM ANTICIPE
Universala Kongreso de
Esperanto Brno 2025
- Via
Melodica, 24.7.2024, 2:26
- muzika varbfilmeto (kun kongresa kanto laŭ la melodio de la konata
popolkanto Dancu, dancu)
Brian Moon: Kiel nomiĝas la
urbo de la 110a UK?
- Akademio de
Esperanto, 17.1.2025, 28:06
- prelego dum la Konferenco de la Akademio 2024, la 17an de decembro 2024
(rilate al esperantigo de urbonomoj)
Milan Kolka – Universala
Kongreso Brno
- Jan
Skonieczka, 23.9.2024, 43:45
- prelego de la prezidanto de la E-Klubo en Brno kadre de ARKONES en
Poznano
Milan Kolka – Bazo de la
ĉeĥa lingvo
Prelego de LKK-anino Mirka
Tomečková pri la urbo Brno kaj la 110-a UK 2025
- La Ratkaptista
Bando, 10.3.2025, 1:01:25, resp. 41:18 + diskuto
- alloga prezento de la urbaj vidindaĵoj, akompanata per rakontado de la
amuzaj detaloj kaj legendoj ligitaj al ili kaj montro de proponataj
ekskursoceloj dum la UKo, en la diskuto la demandojn respondas ankaŭla
LKK-estro JIří Tomeček
Ekskursoj dum UK
2025
- UEAviva,
21.12.2024, 31:52
- prelego de LKK-anino Mirka Tomečková kadre de la Virtuala Kongreso de UEA
2024, prezentanta fote kaj informe kompletan oferton de ekskursoeblecoj – vi
ekkonas tiel koncize la plej allogajn vidindaĵojn de la regiono (inspira por
via planado de via vojaĝo al Moravio)
Kosmo per ĉiuj sensoj –
eĉ en Esperanto
- Hvězdárna a planetárium
Brno /@HvezdarnaCzBrno (Stelobservejo Brno), //23.7.2025, 1:25)
- enkonduka varba filmeto al speciala vespera programo pri kosmo en Esperanto,
por la UK-partoprenantoj (parolas Mirka Tomečková)
Se vi scias pri pliaj videoj, bv. sendi la ligilon al redakce (ĉe)
esperanto.cz, ni volonte kompletigos la liston aŭ aldonos ĝin al la
dua parto de la artikolo.
komp. Pavla Dvořáková (-padv-)