La 11-an de septembro 2026 pasis ekzakte cent jaroj
de la naskiĝo de la eminenta ĉeĥa operkantisto-baritonisto kaj multjara
entuziasma esperantisto kun bonega lingvoscio, honora membro de ĈEA, Miroslav
Smyčka (1926–2017). Lia nomo estas ligita kaj al la scenejoj de la ĉeĥaj
operejoj, kaj al riĉa kultura agado en la Esperanto-movado enlande kaj
eksterlande. Dank al realigitaj registraĵoj de muzikaj kaj literaturaj verkoj,
lia voĉo aŭskulteblas interrete ĝis nun.
Miroslav Smyčka naskiĝis la 11-an de septembro
1926 en Olomouc kaj mortis la 25-an de aprilo 2017 en Prago en la aĝo de
90 jaroj. Li finis realgimnazion en Brno kaj en la jaroj 1945–1949 studis
filozofion kaj filologion ĉe Masaryk-Universitato en Brno, sed li ne finstudis
pro la politikaj kontroladoj far komunistoj. Jam dum la universitataj jaroj li
samtempe studis kantadon en muziklernejo kaj konservatorio, kaj en 1949 li
estis dungita en la ĥoron de la Ŝtata Teatro en Brno.
Post la deviga militservo li daŭrigis en la opera ĥoro de la Silezia Teatro en Opava, kaj ekde 1953 komenciĝis lia kariero kiel opersolisto en la teatroj en Liberec, Opava, České Budějovice (1963–1969) kaj precipe en Ústí nad Labem (1970–2005).
Post sia emeritiĝo li revenis al České Budějovice, kie en la jaroj 2005–2011 li laboris kiel ekstera kunlaboranto en la ĥoro de la Sudbohemia Teatro. Pro sia dumviva arta laboro li ricevis en 2010 la premion Senior Prix.
Kun Esperanto li unuafoje renkontiĝis kiel studento jam fine de la Dua Mondmilito. Sian unuan kurson li frekventis en la 1950-aj jaroj sub gvido de juna studento Vlastimil Kočvara, posta prezidanto de ĈEA. Li fariĝis aktiva membro de la esperantistaj kluboj en Opava, České Budějovice kaj Ústí nad Labem, kie en la jaroj 1999–2005 li plenumis la funkcion de klubprezidanto.
En Písek li en la jaroj 2005–2016 funkciis kiel vicprezidanto pri kultura agado. Kadre de la klubo li tiutempe realigis multajn muzikajn kaj literaturajn registraĵojn, dank’ al kiuj konserviĝis lia voĉo. En 2002 li estis nomumita honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
_500.jpg)
Dum sia longa kariero Miroslav Smyčka prezentis multajn gravajn rolojn en ĉeĥaj kaj eksterlandaj operoj. El la ĉeĥa repertuaro menciindas ekzemple roloj en la operoj de Bedřich Smetana – Krušina kaj Michna en La vendita fianĉino, Vladislav kaj Budivoj en Dalibor, Přemysl kaj Radovan en Libuše, Kalina kaj Bonifác en La Sekreto, Tomeš en La Kiso. Krome li estis Marbuel en La Diablo kaj Káča kaj la Ĉasisto en Najado de Dvořák kaj kantis en la operoj de Janáček, Fibich, Martinů kaj Mysliveček.
El la eksterlanda repertuaro li rolis, interalie, kiel Rigoleto, Germonto, Luno, Renato kaj markizo Poso en la operoj de Verdi; li estis Scarpia, Sharpless, Marcelon kaj Gianni Schicchi ĉe Puccini; Valentino en Faŭsto de Gounod; Escamillo en Carmen de Bizet; Pizarro en Fidelio de Beethoven; la grafo Almaviva en La Edziĝo de Figaro de Mozart; doktoro Malatesta en Don Pasquale de Donizetti; Faninalo kaj la Instruisto pri muziko en operoj de Richard Strauss; Onegino kaj Jeleckij ĉe Ĉajkovskij; kaj Alfio en Kampara honoro de Mascagni.
Miroslav Smyčka koncertis en Esperanto dum multaj internaciaj aranĝoj en Ĉeĥio kaj eksterlande, inkluzive de la Universalaj Kongresoj de Esperanto en Londono (1971), Beogrado (1973), Varna (1978), Roterdamo (1988), Vieno (1992) kaj Prago (1996). Li ankaŭ partoprenis kongresojn de la SAT, IKUE, KELI kaj IFEF kaj multajn naciajn kongresojn en Germanio, Svedio kaj aliaj landoj.
Li estis dum multaj jaroj la ĉefa organizanto de 19 Internaciaj Kulturaj Festivaloj en Ústí nad Labem (1986–2007) kaj de la Ĉeĥaj-saksaj tagoj. En la esperantista klubo en Ústí nad Labem li estis prezidanto, kaj okaze de sia foriro en 2004 li ricevis la titolon „honora prezidanto“.
Foto: M. Smyčka kantas en esperantlingva traduko la kanton Kie estas mia hejmo? dum la internacia Vikimanio en la Ottendorfer-domo en Svitavy, la 28-an de oktobro 2011

Miroslav Smyčka interpretis multajn verkojn de klasika muziko en Esperantokaj en la lastaj jaroj de sia vivo ankaux popolkantojn. En 1993 la eldonejo KAVA-PECH de Petr Chrdle eldonis lian magnetofonan kasedon Famaj kantoj por belaj horoj, kun elekto de operetaj arioj kaj kantoj, kiujn li kantis kune kun Kateřina Kudlíková, akompanate pianiste de Jan Zimmel.
En 2009 la Ĉeĥa Esperanto-Asocio eldonis la duoblan KD Melodia regalo , redaktitan de Pavla Dvořáková, kun pliaj registraĵoj de Smyčka en Esperanto: Serenado de Schubert, Largo de Dvořák, Lulkanto de Brahms, La Paloma, O sole mio, kristnaskaj kantoj kaj aliaj verkoj.
Sub la muzika gvidado de Pavla Dvořáková kaj
Vladimír Türk li registris ne nur muzikajn, sed ankaŭ literaturajn verkojn:
fragmentojn el la Vojo de la lumo de Komenio, rakontojn de Čapek, tradukojn de
poemoj de J. Neruda, P. Bezruč, O. Březina, V. Nezval kaj aliaj aŭtoroj,
originajn verkojn de Jiří Kořínek kaj Ŝtefo Urban k.a. La multaj
registraĵoj estas aŭskulteblaj ĉe la socia retejo Ipernity kaj en Youtube,
sed parto plu restas en arkivo. La listo de ligiloj al la registraĵoj estas
aktualigata kaj estos disponigita dum la plej proksimaj tagoj.
Aldonindas, ke Miroslav Smyčka aktive partoprenis ankaŭ regionajn neformalajn aranĝojn, al kies programo li volonte kontribuis. Ĝis alta aĝo li konservis admirindan korpan kaj spiritan viglecon kaj fortan sonoran voĉon.
Lia filino Jolana Haan Smyčková laboras kiel aktorino en la teatro Semafor kaj ankaŭ kiel kantistino kaj dublado-aktorino. Lia bofilo kaj iama kolego el la teatro en Ústí nad Labem, Richard Haan, estas solisto de la Ŝtata Operejo en Prago. Ankaŭ la nepoj Richard kaj Kristián jam sekvas la paŝojn de sia avo. La tuta familio tre sukcese koncertis en Esperanto dum la 110-a UK en Brno en 2025.
Miroslav Smyčka estas entombigita en la tombejo Olšany en Prago. Jam plurfoje tie kaj aliloke okazis rememorkunvenoj de lia familio kaj de liaj esperantistaj amikoj.
La nomo de Miroslav Smyčka restas ligita ne nur al la alta arta nivelo de la ĉeĥa opera kantarto, sed ankaŭ al lia senlaca kultura agado en la esperantista movado. En tiu movado li akiris kaj ankoraŭ havas amikojn kaj subtenantojn, kaj dank’ al la registraĵoj en Esperanto lia voĉo daŭre atingas per interreto interesatojn pri muziko kaj literaturo en multaj landoj de la mondo.
Pavla Dvořáková
Listo de interrete aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka el 2017, kun kelkdek ligiloj, nun rekontrolata kaj aktualigata
Miroslav Smyčka Privataj rememoroj de lia kunlaboranto Vladimír Türk, 2026 NOVAĴO
Rememore pri la ĉeĥa operkantisto kaj esperantisto Miroslav Smyčka (la unua parto) kreita de lia kunlaborantino Pavla Dvořáková, 2020
Belega Tago (spiritualo Amazing Grace) – kvarteta prezento dum la muzika vespero de la 55-a IFEF-Kongreso en Dresdeno, 2003
Lehár – Joj cigan' ario el la opereto „Grafino Marica“, dum la ĈEA-Konferenco en la kulturdomo Fabrika, Svitavy, 2009
Yradier – Mara Kolombo (La Paloma) – el la OSIEK-Konferenco en Svitavy, 2012
Smetana – Lulkanto el la opero La Kiso, kadre de la Anstataŭa 16-a Kongreso en Ústí nad Orlicí, en la Urba Muzeo, 2015
Dvořák – Biblia kanto n-ro 2 – dum PoFeRo en Písek, 2016 (supozeble la mondpremiero de la Esperanto-versio)
Schubert – Ave Maria (Saluton Maria), 2009
Ario Funikuli funikula el KD Famaj kantoj por belaj horoj, 1995
Dvořák – Largo el la Novmonda simfonio kun originala Esperanto teksto de Jiří Kořínek, el duobla KD Melodia regalo, eld. ĈEA, 2009
Jiří Kořínek – Giuseppe Verdi (origina poemo)
prof. Ŝtefo Urban – Spegulo nekonata origina poemo de la edzo de Eli Urbanová,2014
Karel Čapek – La lastaj aferoj de la homo el la Rakontoj de la dua poŝo (traduko de J. Vondroušek)
Operaj roloj de Miroslav Smyčka en Sudbohemia Teatro
Kristana kerno de la Zamenhofa homaranismo Dio benu, 1992, n-ro 3, p. 7
teksto kaj fotoj Pavla Dvořáková
nigra-blankaj fotoj de teatraj roloj – el la familia arkivo: M. Smyčka kiel Grafo Luna en la opero Trobadoro de Verdi kaj kiel renesanca nobelo Patr Vok en la opero Zuzana Vojířová de JPauer