Novaj asociaj kotizoj en 2026

Karaj membroj, familianoj, amikoj kaj subtenantoj,

vi havas la eblecon pagi viajn kotizojn por la jaro 2026 samnivele kiel ĉi-jare ĝis la 31-a de decembro 2025.

Ĉe la balotkongreso en Havířov estis aprobitaj novaj kotizoj, validaj ekde la 1-a de januaro 2026, kio signifas mildan plialtiĝon jene:

MEMBRECAJ KATEGORIOJ KAJ SUMOJ DE JARAJ KONTRIBUOJ EN CZK EKDE 2026:

(aprobita ĉe la ĈEA kongreso en Havířov 2025):

A: regula membro, ekonomie aktiva persono

• kun presita Starto – almenaŭ 400 CZK/jaro • kun aliro al elektronika Starto – almenaŭ 290 CZK/jaro

B: regula membro, ekonomie neaktiva persono

(studentoj, pensiuloj, handikapitaj pensiuloj, gepatroj en gepatra forpermeso) • kun presita Starto – almenaŭ 300 CZK/jaro • kun aliro al elektronika Starto – almenaŭ 190 CZK/jaro

C: regula membro

(familianoj de membro en kategorio A, B aŭ F; interesitaj pri membreco sen Starto, inkluzive de elektronika membreco; blinduloj kun abono al la elektronika formo de Starto en speciala HTML-formato), almenaŭ 150 CZK/jaro

P: subtenantoj de Esperanto

(sen la devo lerni Esperanton kaj la rajto je Starto), almenaŭ 200 CZK/jaro

F: dumviva, regula membro

(ČES-membroj, kiuj signife subtenis ĈEA agadojn en la pasinteco; ekde 2004 ne eblas fariĝi nova dumviva membro), jara kontribuo estas libervola

Abono de Starto

(sen membreco en ĈEA) 300 CZK/jaro

Ĉar unu ekzemplero de la revuo Starto kutime sufiĉas por unu familio, unu familiano pagas por membreco en kategorio A, B aŭ F, kaj la aliaj familianoj pagas por kategorio C.

  • aš-

pub -jk-


  • publikita 17. 12. 2025
  • 98 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026