La lastatempa malsukcesa komerca negocado inter Usono kaj Kanado ankaŭ tuŝis lingvajn rajtojn. Laŭ la kanada ĉefministro Mark Carney, la usonanoj nekutime postulis, ke la komerca interkonsento inkluzivu limigojn pri la uzo de la franca lingvo en Kanado, kiu estas oficiala lingvo. Carney: „Ni ne pretas cedi pri protektado de la franca lingvo kaj nia kulturo.“
La kebekia ĉefministro Christine Fréchette diris, ke Carney faris ĝustan decidon fini la intertraktadon, kiu transiris ruĝan limon por la franclingva loĝantaro. Ŝi diris: „Nia kulturo, nia lingvo estas centraj al nia identeco kaj gravas teni ilin for de la intertraktada tablo. Ĉi tio estas fundamenta por ni kaj eĉ ne minacoj de diversaj tarifoj ŝanĝos tion.“
Ni aldonas, ke, kiel etis menciita dum la forumo de amerikaj esperanto-parolantoj ĉe la kongreso de Graz, Esperanto estas uzata ĉe kunvenoj de kanadaj esperanto-parolantoj el anglalingvaj kaj franclingvaj regionoj. Tio estas diferenco kompare kun lingve homogenaj landoj kiel latinamerikaj landoj aŭ Ĉeĥio – ĉe ĉi tiuj kunvenoj la bezono paroli Esperanton ne estas tiel forta kaj homoj pli ofte „krokodilas“ = parolas la nacian lingvon.
Starantaj de maldekstre: la prezidanto de UEA Fernando Maia jr. raportas pri Brazilo, Guy Matte (Kanado) gvidas la amerikan forumon en UK en Graco.
La plena deklaro de la kanada ĉefministro pri la malsukcesaj intertraktadoj (en la angla)
Fonto de la deklaro de Christine Fréchette (en la angla)
pub -jk-
foto -jk-