Dum la tagoj de la 17-a ĝis 19-a de oktobro 2025 okazis en
pitoreska, malnov-moderna gastejo Jaškovská krčma en Těrlicko la 19-a
Kongreso de ĈEA.
La komitatanoj venis jam unu tagon antaŭe por prepari ĉion necesan por
glata paso de la Kongreso – la plej streĉiga tasko estis dislokigo de la
partoprenantoj en ĉambrojn. La gastejo, Jaškovská krčma, kiu estas la plej
malnova en nia lando (ĝi devenas el la jaro 1268) gastigis ankaŭ alian grupon
por „ora nupto“, tial ĝi proponis al niaj organizantoj precize tiom da
lokoj, kiom da homoj venis – 50. Malgraŭ tio necesis respekti ĉambrojn por
viroj, por virinoj kaj por geedzaj paroj, kio estis preskaŭ rebuso.
Pli amuza kaj leĝera estis preparado de la kongresaj sakoj kun propagandaj
materialoj.
Bela estis ĉirkaŭaĵo de la gastejo, ĉar ĝi kuŝas sur la bordo de la
digolago Těrlicko, nur kelkajn metrojn de la akvo.
Vendrede posttagmeze, la 17-an de oktobro, jam venadis unuaj ĉeestantoj.
Kvankam la alveno al la gastejo de stacidomo Havířov, kien celis pleparto de
la partoprenantoj, estis iom komplika (de la stacidomo oni devis veturi per
aŭtobuso al aŭtobusa stacidomo, de tie per alia aŭtobuso al stacio en
Těrlicko kaj de tie piede atingi la gastejon), neniu perdiĝis.
Post akcepto de la partoprenantoj kaj ilia loĝigo sekvis komuna vespermanĝo en
granda salono en la unua etaĝo. Tie poste okazis vespera programo kaj fakte
ĉiu sekvanta paŝo de la kongreso.
Vesperan programon malfermis Petro Chrdle per prelego pri Vuk Echtner (1905–
1994), esperantisto kaj bahaisto, kiu estis instruisto de nevidantaj
esperantistoj kaj redaktoro de brajle presita informilo Aŭroro. Pro bahaismo li
estis persekutata kaj travivis kelkajn jarojn en malliberejo.
Sekvis amuza parolado pri ĉi-jara 110-a UKo en Brno. Siajn impresojn transdonis
anoj de preparkomitato kaj helpantoj. La vespero finiĝis per kantado ĉe gitaro
de eminentaj Josef Kalčík kaj Vláďa Türk.
Sabate antaŭtagmeze okazis kunsido de ĈEA-anaro. Komence salutis la Kongreson
vicurbestro de Havířov – la unuaj liaj vortoj estis en Esperanto!
Salutparolis ankaŭ prezidanto de la E-klubo en Havířov Zdeněk Heiser kaj
pola esperantisto Aleksander Zdechlik. Krom kvar poloj gastis ankaŭ Magdalena
Feifiĉová el Slovakio.
Poste sekvis jam traktado de la Kongreso: raporton pri agado de ĈEA dum lastaj
3 jaroj prezentis prezidanto de ĈEA Jiří Tomeček, pri mastrumado raportis
kasistino de ĈEA Andrea Švubová, pri E-kluboj Leonarda Chaloupková. Kiel la
plej grandan sukceson de la agado de ĈEA taksas la prezidanto la sukcesan
organizon de 110-a UKo en Brno 2025.
Koncerne la mastrumadon aperis propono pri altigo de anaraj kotizoj. La kotizoj
estis en la sama alteco kelkajn jarojn, dum elspezoj por kelkaj aferoj kreskis.
Kaze ke la komitato lasus la saman kotizon plu, financaj eblecoj de la asocio
efektive daŭre malkreskus. Komitato strebas lasi la membrecon alirebla al plej
vasta ĉeĥa publiko, do la plialtiĝo estos nur 50 Kč, sed anoj povas subteni
la agadon de la asocio plu per donacoj. Rigardu, kiel la komitato uzis donacojn:
https://www.esperanto.cz/…cni-dar.html
Oni nomumis kvar novajn honorajn membrojn de ĈEA – gesinjorojn Oldřich A.
Fischer, Max Kašparů, Vlasta Pištíková kaj Jan Řepa. Ĉiuj meritas la
aprezon pro sia laboro en ĉeĥa Esperantujo!
Radmila Švejcarová, prezidantino de balota komisiono, prezentis novajn anojn
de komitato de ĈEA. La anaro konsentis kun propono de Radmila, ke la baloto de
la komitatanoj estu komuna por ĉiuj adeptoj, kaj publika. – Jiří Tomeček,
proponita por posteno de prezidanto de ĈEA, informis pri 3 ĉefaj taskoj por
nova komitato por venontaj 3 jaroj: pli efike komuniki kun ĉeĥa
neesperantista publiko, pli bone informi ĉeĥajn esperantistojn pri agado de
komitato de ĈEA, revizii Statuton de ĈEA (ĝisnuna Statuto validas de la jaro
2012).
Post nelonga paŭzo la prezidantino de la balota komisiono alvokis la
ĉeestantojn por baloti pri novaj anoj de la komitato. Oni reelektis la
ĝisnunajn membrojn – gesamideanojn Jiří Tomeček, Libuše Hýblová, Josef
Kalčík, Andrea Švubová, Miroslav Malovec, Leonarda Chaloupková.
Kompreneble, helpantoj al la komitato estas bonvenaj.
Sekvis raporto de Petr Chrdle, ĉefdelegito de ĈEA por UEA.
Dum ĉarma aŭtuna posttagmezo la kongresanoj promenis laŭlonge de la digolago
Těrlicko. La promeno finiĝis en agrabla kafejo, de kie oni revenis al la
gastejo-konferencejo. Nur tri kuraĝuloj ĉirkaŭiris la digolagon, kio signifas
kelkajn kilometrojn.
De la 17-a horo oni daŭrigis la programon en la granda salono: “Ekparolu”
de Milan Kolka, prezento de libro Ĉapitroj de Romaa historio de Oldřich A.
Fischer, “Reta babilado” de Josef Kalčík kaj amuza filmeto de E-mentala
aranĝo 2025 – “Ĝuu EsperantoN”. Marek Pavlovský prezentis
esperantlingvajn retradiojn.
Ne mankis libroservo prizorgata de Marie Čumová. Ĝi estis lokita en ĉambro
kontraŭa al la salonego kaj proponis krom libroj ankaŭ bieron kun UK-emblemo
(alkoholan kaj senalkoholan). Libroj estis kaj novaj kaj malnovaj en
librobrokanta skatolo, sufiĉe riĉa repertuaro.
Sabatan programon kronis solena vespero kun bela muziko, dancado, riĉa tombolo
kaj entute ĝoja, amikeca atmosfero.
Dimanĉe antaŭtagmeze estis daŭrigita la oficiala programo. Kun diskutgvidado
de Josef Kalčík partoprenantoj pridiskutis aktualan Statuton kaj okazis
diskuto pri prioritatoj – kio en aktuala Statuto estas la plej valora kaj
farinda afero. Tiu diskuto ne finiĝis en Těrlicko, sed daŭros kun vi ĉiuj
kaj rezultos espereble en nova, aktualigita Statuto. Vidu p. 102 en Starto
4/2025 por čefaj komentoj.
Vladimír Türk prelegis pri historio de ĉeĥa trampado. Oni aŭdis lian
rakontadon, kantadon kaj gitarludon kaj sekvis tiu- tempaj nigreblankaj
filmetoj. Tre interesa prezentaĵo!
La programo finiĝis per amuza “Komparo de tradukoj”. Mirka Tomečková,
pere de lumbildo kaj trafa situacio prezentis la ĉeĥan kaj esperantlingvan
tradukojn de libro La edzino de l' tempvojaĝanto de usona verkistino Audrey
Niffenegger (esperantigis hungaro István Ertl). Mirka diris ekspresivan vorton
aŭ frazeton ĉeĥe, la ĉeestantoj klopodis diveni Esperanto-tradukon kaj nur
poste aperis trafa traduko de Ertl. Kompreneble eblas ankaŭ aliaj solvoj, kaj
alia tradukanto certe uzus diferencan esprimon, same sukan. Ĉu vi scius, kiel
traduki la ĉeĥan úžasná blondýna aŭ aliajn similajn esprimojn? Eminenta,
sprita programero.
Antaŭ tagmezo, preskaŭ precize, kiel estis planite, la prezidanto de ĈEA
tralegis rezolucion
de la kongreso en Havířov-Těrlicko.
Finiĝis la sukcesa kongreso, kiu plenumis ĉiun eron de sia planita
programo.
Koran dankon al anoj de E klubo Havířov, kiuj sindone kunlabore kun la
komitato de ĈEA aranĝis la kongreson!
pub -jk-