Okazloko - Graz (Štýrský Hradec)
| 01 - 08 |
| 8 |
Graz (Štýrský Hradec)
Post la sukcesa kongreso en Brno la 111-a UK okazos escepte tuj en nia najbara lando, en Graz en Aŭstrio, bela ĉefurbo de Stirio, listigita kiel Monda Heredaĵo de Unesko.
Denove atendas vin elstare riĉa programo prelega, diskuta, ekskursa kaj kultura kaj unika ebleco renkonti nevirtuale viajn geamikojn kaj trovi la novajn.
Okazloko: luksa kaj reprezenta Kongresa Centro en la historia urbocentro
Ĉi-foje kaj la tagaj, kaj la vesperaj programoj komforte okazos en unu ejo.
Adreso: Sparkassenplatz 1–3
Situo surmape, Duminuta videoprezento


Kotiztabelo kaj pageblecoj
Kotizo por la programo kaj organizaj elspezoj ĝis 31.3.2026 estas por ĉeĥoj 180 Eŭroj (por membroj de UEA) kaj 225 Eŭroj (por nemembroj). Kunuloj (loĝantoj ĉe la sama adreso), UEA-komitatanoj, junuloj kaj handikapuloj kun necesa akompananto ĝuas rabaton.
Tranoktado, manĝoj kaj ekskursoj pageblos aparte.
Detala oferto por loĝado kaj ekskursoj troveblas en la Dua Bulteno. Sed vi povas kompreneble aranĝi ĝin memstare.
Ebleco pagi pere de ĈEA en ĉeĥaj kronoj finiĝis en decembro 2025. Tamen transpagi el via krona bankokarto (laŭ la aktuala kurzo) senkomplike eblas. Konkretaj informoj aperas post via plenigo de la Reta aliĝilo.
Sendube indas utiligi la okazon partopreni la unikan eventon tiom proksiman kaj bone atingeblan de Ĉeĥio! La sekva UK 2027 okazos en Melburno (Aŭstralio).
La urbo atingeblas bone per buso aŭ trajno aŭ individue per aŭto. Ni alportos pliajn informojn kaj eblecon por ev. kuniĝi por grupa vojaĝo.
Unua Bulteno kun bazaj informoj
Dua Bulteno kun detalaj informoj kaj ofertoj de tranokto kaj ekskursoj
Ĝis la 12-a de majo 2026 aliĝis 943 personoj el 59 landoj.
Ĝis fino de februaro 2026 aliĝis 757 personoj el 56 landoj.
Aktualajn informojn alportos i.a. sociaj retejoj
(necesas antaŭe registriĝi kaj aliĝi):
Pliaj informfontoj: