Alvoko al ĉiuj ŝatantoj de
tradukado!La UEA kaj la redakcio de Literatura Vivo kore invitas ĉiujn
esperantistojn tra la mondo partopreni en ĉi tiu signifa konkurso, dediĉita al
la memoro de Prof.
Vejdo (Wei Yida, 1947–2025).
Traduko estas unu el la manieroj per kiu oni povas plibonigi
sian lingvoscion. Per traduko ni ankaŭ konstruas pontojn inter kulturoj kaj
transdonas literaturajn trezorojn.
Kion vi povas sendi al la konkurso? Proprajn tradukojn el iu ajn nacia lingvo en Esperanton: poezio, prozo, kantotekstoj, eseoj kaj pli.
Ĉu vi ŝatas traduki? Sendu viajn verkojn ĝis 1-a junio 2026 al info@literaturavivo.com
Elektitaj verkoj estos publikigitaj en Literatura Vivo kaj premiitaj dum la 111-a Universala Kongreso de Esperanto en Graz (aŭgusto 2026).
Fonto kaj pliaj informoj: https://uea.org/gk/1283
Publikigita kaj adaptita laŭ CC BY 4.0 licenco
pub -jk-