Ĉeĥa muzikgrupo prezentis sin dum kongreso en Graz!!
En la tagoj 9-a ĝis 11-a de majo 2025 okazis
Aŭstria Esperanto-Kongreso. Solene inaŭgurita ĝi estis vendrede. Bunta
programo enhavis prelegojn kun interesaj temoj – ekzemple Spoiro je Senco
(Norina kaj Philipp Schantl), Kulturaj diferencoj inter Eŭropa kaj Azio (Nan
Matthias –Wang), Gravaj sciencistoj de Graz kaj Stirio (Marta
Nowakowska –Desplantes). Ankaŭ ĈEA partoprenis je la programo – per
premiero de muzikgrupo Šafrda Memory Band. Kantoj Eldorado, Pendigu lin tuj,
Alaŭdoj el Madrido aŭ ekzemple Kesto de viski´ sonis en esperanto belege,
certe ankaŭ pro tio, ke multajn tradukis Mirek Malovec kaj Vláďa Türk.