Ĉeĥa muzikgrupo sukcese prezentis sin dum la
kongreso en Graz!!
En la tagoj 9-a ĝis 11-a de majo 2025 okazis en Graz en Stirio
Aŭstria Esperanto-Kongreso. Solene inaŭgurita ĝi estis vendrede. Bunta programo enhavis
prelegojn pri interesaj temoj – ekzemple Sopiro je Senco (Norina kaj Philipp
Schantl), Kulturaj diferencoj inter Eŭropa kaj Azio (Nan Matthias –Wang),
Gravaj sciencistoj de Graz kaj Stirio (Marta Nowakowska –Desplantes).
Ankaŭ ĈEA kontribuis al la programo – krom la prelego de Petro Chrdle pri Bertha von Suttner per premiero de la muzikgrupo Šafrda Memory Band. Kantoj Eldorado, Pendigu lin tuj, Alaŭdoj el Madrido aŭ ekzemple Kesto de viski´ sonis en Esperanto belege, certe ankaŭ pro tio, ke multajn tradukis Miroslav Malovec kaj Vladimír Türk.