Lingva Seminario

Okazloko - Pacov

15 - 18
4

Pacov


La populara tradicia printempa aranĝo organizita de AEH en Skokovy (regiono Bohemia Paradizo) havas nun sian daŭrigon en la urbeto Pacov, situanta oriente de Tábor, je la limo de suda Bohemio kaj Vysočina.

Programo:

Atendas vin

  • antaŭtagmezaj lingvoseminarioj por iom progresintaj kaj rogresintaj studantoj
  • posttagmeze vizito de la urbo kaj ekskursoj (laŭ interkonsento inter partoprenantoj per publika transporto aŭ aŭtoj ekz. Tábor, Pelhřimov aŭ la kastelo Kamenice nad Lipou aŭ alia celo en la proksima ĉirkaŭaĵo)
  • vespere prezentaĵoj, ludoj, kantoj kaj libera amuziĝo

Ĉio ĉi en kameretosa amikeca medio.

Bonvenas kaj ĝisnunaj partoprenantoj, kaj novaj interesitoj!


Okazloko: Turisma hotelo Vysočina de la Klubo de ĉeĥaj turistoj, Pošenská 1061, Pacov

Kapacito 9 dulitaj ĉambroj kun lavujo en la ĉambro kaj komunaj duŝejoj/necesejoj, disponeblas kuirejo, malgranda klubĉambro, societa ejo kaj eksteraj tabloj/sidlokoj.

Situo surmape


Partoprenkotizo: 1.490,– CZK inkluzivas 3 tranoktojn kun matenmanĝo, instruan kaj vesperan programon kaj neeviteblajn organizajn elspezojn. Pageblos surloke.

Tagmanĝoj kaj vespermanĝoj kaj elspezoj por ekskursoj estos pagitaj surloke individue.

La aranĝo komenciĝas merkrede post tagmanĝo (posttagmeze ebleco de la urbovizito) kaj finiĝas sabate post tagmanĝo.

Trafika alirebleco: per buso kaj trajno el Tábor kaj Pelhřimov (vidu IDOS.CZ) , eblas peraŭta alveturigo ekde la stacidomo laŭ antaŭa telefona interkonsento

Pliaj informoj kaj aliĝiloj:

Kompletigitan formularon sendu retmesaĝe al Milada Zemanová, zemamka (ĉe) seznam.cz, tel. +420 606 617 319

Pro limigita loĝkapacito kaze de intereso ne hezitu rapide kontakti nin!


  • padv-, foto -mize-

Montrite 108x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026