Okazloko - Olomouc, Ĉeĥio, Moravio
| 22 - 25 |
| 5 |
Olomouc, Ĉeĥio, Moravio
Dum la ĉi-jara Pentekosto renkontiĝos en Olomouc (situo surmape) esperantistoj de najbaraj landoj en la restoracio Fontana en la urba parko.
■ Akceptejo funkcios de la 15a horo en Hoteldomo
(Hotelový dům en strato Velkomoravská).
■ Je la 19a horo estas vespermanĝo en Restoracio Fontána
(Smetanovy sady)
kaj en tiu ĉi loko estos ankaŭ vespera programo.
■ Ĝi komenciĝas je la 20a horo per prelego de Anton
Oberndorfer „Poemoj en lingvolernado“
■ Pli detalajn informojn pri programo vi trovos aldone.
■ Parto de tiu ĉi aranĝo estos ankaŭ Kongreso de Germana
Esperanto-Asocio (GEA).
La renkontiĝo estas planata por semajnfino kun ebleco resti ĝis lundo.
■ Najbare de Restoracio Fontána (malantaŭ angulo) troviĝas botanikaj forcejoj, kie sabate (la 23an de majo) komenciĝos ekspozicio de insektovoraj plantoj „Živé pasti“ („Vivantaj Kaptiloj“, 23 majo – 7 junio 2026, výstava masožravých rostlin).
La aranĝo okazos sub aŭspicio de Mgr. Miroslava
Ferancová, urbestrino de la urbo Olomouc.
pub mm, jito
Hotelový dům Velkomoravská 325/8, Olomouc
Mapo: https://mapy.com/s/hecuvunuka
kun matenmanĝo de VE ĝis DI aŭ LU laŭvole (vidu aliĝilon –
ebleco/„pakaĵeto“ A-D)
Ubytovna Marie Tř. Svobody 41, Olomouc
Mapo: https://mapy.com/s/bajojadato
sen matenmanĝo NUR de VE ĝis DI (vidu aliĝilon –
ebleco/„pakaĵeto“ E)
(kie okazos la renkontiĝo, vespermanĝoj kaj tagmanĝo)
Restaurace Fontána Smetanovy sady 603, Olomouc
https://mapy.com/s/japokebogu
En la urbo ĉiujare okazas ekspozicio de floroj Flora Olomouc.
1908 La unua Esperanto-kurso en la urbo
1911 fondiĝis unua rondeto Bohema klubo esperantista.
1914 fondiĝis eldonejo MEP (Moraviaj Esperanto-Pioniroj)
1932 5-a kongreso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj (plantita Esperanto-arbo en Smetana-parko
1953 tutŝtata konferenco de esperantistaj grupoj (la tutŝtata organizo ne plu ekzistis)
1954 regiona konferenco en hotelo Palace
1965 tutŝtata konferenco de E-rondetoj
1987 la 5-a kongreso de ĈEA
1991 la 43-a IFEF-kongreso
1992 Mez-eŭropa junulara semajno
1995 la 48-a IKUE-kongreso
2011 kongreso de la blindaj esperantistoj (LIBE)