| 22 - 25 |
| 5 |
Olomouc, Ĉeĥio, Moravio
Dum la ĉi-jara Pentekosto renkontiĝos en Olomouc ĉeĥaj kaj germanaj esperantistoj en la restoracio Fontana. Tranoktado en proksima hotelo ekde 213 eŭroj.
Olomouc estas historia ĉefepiskopa urbo, en kiu ĉiujare okazas ekspozicio de floroj Flora Olomouc.
Esperanto-movado en la urbo
1908 La unua Esperanto-kurso en la urbo
1911 fondiĝis unua rondeto Bohema klubo esperantista.
1914 fondiĝis eldonejo MEP (Moraviaj Esperanto-Pioniroj)
1932 5-a kongreso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj (plantita Esperanto-arbo en Smetana-parko
1953 tutŝtata konferenco de esperantistaj grupoj (la tutŝtata organizo ne plu ekzistis)
1954 regiona konferenco en hotelo Palace
1965 tutŝtata konferenco de E-rondetoj
1987 la 5-a kongreso de ĈEA
1991 la 43-a IFEF-kongreso
1992 Mez-europa junulara semajno
1995 la 48-a IKUE-kongreso
2011 kongreso de la blindaj esperantistoj (LIBE)
pub mm