Vilém Werner

„HOMOJ SUR FLOSGLACIO“

UNUA AKTO   Sceno l.

Junek, Banjo.

VENCESLAO JUNEK (sesdekjarulo, tipo de klerulo. Estante tre miopa li uzas nazumon kun dikaj lensoj kaj legante aŭ laborante li preskaŭ tuŝas la paperon per la nazo. – Li sidas malantaŭ la skribotablo kaj laboras pri io dum la tabla lampo lumas. La lustro ne lumas kaj en la ĉambro estas preskaŭ mallume. – De la strato estas obtuze aŭdeblaj sonoj de aŭtomobilhupoj. Paŭzo. Ekstere eksonas sonorilo).

BANJO (enŝovas la kapon tra la pordo): Sinjoro profesoro! –

JUNEK (momenton daŭrigas sian laboron, poste li levas la kapon): Nu, kion do?

BANJO: Sinjorino Máli, via fratino, estas ĉi tie.

JUNEK: Máli! – (li ekstaras, iras renkonte al ŝi). Ho, jes, ŝi eniru! – (Li iras inter la pordon, de kie Banjo retiriĝas en la antaŭĉambron, kaj parolas eksteren.) Kial tiom formale? Kvazaŭ fremdulino. . . (Li revenas en la ĉambron.) Eniru do, eniru! (Li lumigas la lustron kaj mallumigas la tablolampon.)

Sceno 2.

Máli.

MÁLI (aperas inter la pordo. Tipo de antaŭurba sinjorino, kiu en posttagmezaj rondoj de kafejaj klaĉulinoj kolektas klaĉojn. Ŝi haltas en la pordo kaj per la okuloj kvazaŭ traflaras la tutan ejon. Kun ŝajnigata modesteco): Bonan vesperon.

JUNEK (donas nun la manon al ŝi kaj kondukas ŝin al la skribotablo, malantaŭ kiu li eksidas): Estu bonveninta. Sidiĝu. Vi ne estis ĉe ni jam tutan jaron; minimume. Kial tiom malofte?

MÁLI (sufere): Vi scias ja – via edzino. . .

JUNEK: Kompreneble. Alimaniere vi ne povas komenci.

MÁLI: Kiom mi suferis jam!

JUNEK (ridetante): Sed tion ĉion vi sugestas al vi.

MÁLI (eksplodas): Mi scias, kion mi aŭdas.

JUNEK: Nu, mi petas vin. . .

MÁLI: Mi scias, kiel ŝi parolas pri mi, se mi ne ĉeestas. Ĉiu kompatas min –

JUNEK: Ne estu infaneca, Amalio!

MÁLI: La edzino de juĝejkonsilisto Regenfuss –

JUNEK (pacige): Espereble vi ne venis por rakonti ĉi tion al mi –

MÁLI: Mi devas diri tion al vi. Ŝi klaĉas pri mi, kie ŝi povas. La edzino de juĝejkonsilisto Regenfuss-

JUNEK (malpacienciĝas): Pri tio mi ne havas intereson.

MÁLI: Jes. Ŝi aŭdis tion en la vaporbanejo, ŝi iris tien por vaporkuraci sian nazkataron; ĝi ĉiam ekpremas ŝian bruston –

JUNEK: Nu, bone –

MÁLI; Jes – ŝi aŭdis, kiel via edzino parolas tie pri mi.Tuj ŝi diris tion al mi kaj la ceteraj konfirmis al mi, ke…

JUNEK: Malben. . . klaĉulinoj!

MÁLI: Pardonu, miaj konatinoj ne estas klaĉulinoj! Ŝi diris, ke mi havas du domojn kaj lupagon de apoteko kaj ke vi havas kvar plenkreskajn infanojn, ke mi donu doton al viaj filinoj. . .

JUNEK (rifuzas): Nu, kion teruran enhavas tia parolo. Tio finfine ne estas ja klaĉo. Supozeble vi parolas, pli malbone pri ŝi. . .

MÁLI: Kion mi havas, tion ni pene perlaboris, ĉu vi komprenas? Kun mia mortinta edzo ni estis de frua mateno en la apoteko. Eĉ serviston ni ne havis. Mi mem anstataŭis la apotekistan helpanton. La edzino de juĝejkonsilisto Regenfu –

JUNEK: Rigardu, Máli – vi devus repaciĝi – Mi ĝojis jam, ke vi venis al ni kaj ke tio estas la unua paŝo-

MÁLI: Ĉu mi postkuru ŝin? – Ne, tion vi ne ĝisvivos. – Mi venis ĉi tien, ĉar mi vidis, ke vi lumas nur per la malgranda lampo. . . La moŝtaro forestas do. Kaj nur vi, malsaĝulo, laboregas-

JUNEK (pacige): Nu, do lasu tion! – La tuta malkonkordo inter vi estiĝis nur pro tio –

MÁLI: – ke ŝi malamis min – vian fratinon

JUNEK: – ke de tempo al tempo ŝi venis al vi, por ke vi helpu nin kaj vi sentigis al ŝi, kia mizerulino ŝi estas kompare al vi. . .

MÁLI (malŝate): Jes, jes! (rimace) : Thhe!

JUNEK: Komprenu, kelkafoje ni fartis tre malbone. Kvar malgrandaj infanoj kaj mi nur tre malrapide suprengrimpis sur la karierŝtupetaro de mezlerneja profesoro…

MÁLI: Aliaj suprengrimpis preter vi –

JUNEK (enpense): Nu jes. – Tiam mi opiniis ankoraŭ, ke homo, kiu scipovas ion, rajtas iri tra la vivo ne kurbigante la spinon kaj ke la saluto „bonan tagon“ sufiĉas por ĉiu –

MÁLI: Vi estis ĉiam fierulo. Tion vi heredis de la patro-

JUNEK: La patron lasu dormi! – Mi estis fierulo. I a m. Post la tria infano mi lernis saluti „mia humila riverenco“. (Kun falsa rido.) Tio premis min al la muro, Amalio. Post la kvara tio estis jam „mia plej humila riverenco“. Ni ne rajtis havi pluan idon – la superlativoj estis elĉerpitaj.

MÁLI: Vi havis kuniklejon hejme.

JUNEK (eksplodas): Ho, Amalio!

MÁLI: Ni agis alie. Ni ŝparis kaj kontentiĝis pri unu infano –

JUNEK (ironie): Kiu „bonege“ evoluis. . .

MÁLI (kun falsaj larmoj en la voĉo): Ĉiam vi riproĉas nian Viki pro lia juneca senprudentaĵo. . .

JUNEK: Ĉu vi nomas tion senprudentaĵo? – Terure! En la instituto, kie mi instruis. . . mia nevo – ŝtelisto. . . Tio estis terura!

MÁLI: Kaj jen! Por li tio estis avantaĝo. Viaj infanoj estas studintaj, sed sen okupo. Kaj li nutras familion – kaj kiel! – aŭtomobilon ili havas kaj ĉiujare ili estas en la mondbanejo Karlovy Vary. Kompreneble, li estas nek „sinjoro inĝeniero“, nek „sinjoro doktoro“, li estas nur komerca reprezentanto –

JUNEK: Do sufiĉe! (pacige). Rigardu, Amalio, vi malamas ja mian tutan familion. Kaj kial? Ĝuste hieraŭ ni parolis pri tio, kiel laŭdinde estas, ke nun, kiam Zdenko kaj Geĉjo estas senokupaj, vi sendas ĉiumonate kvincent kronojn al ni –

MÁLI: Tion ordonis al mi mia mortinta edzo –

JUNEK (surprizita): Ĉu Karolo?

MÁLI: En sonĝo li aperis al mi –

JUNEK: Do, tiel.

MÁLI: Sed ĝuste pro tio mi venas ĉi tien. Ĉi tiun monon ne atendu plu de mi.

JUNEK (tre serioziĝas): Ĉu vere? Hm! (li paŝas tien kaj reen. – Paŭzo).

MÁLI (leviĝas): Do mi povas jam iri –

JUNEK: Kaj ĉu do pro tiuj klaĉoj. . . ?

MÁLI: Pro tio kaj pro alio.

JUNEK: Pro kio?

MÁLI: Mi ne nutros sen-diulojn. Via sinjoro inĝeniero kaj fraŭlino doktorino eksiĝis el la eklezio. . .

JUNEK (indiferente): Mi scias nenion pri tio.

MÁLI: Mi scias tion aŭtentike. La pastro Vaňous esploris la aferon. – Mi estas bona katolikino kaj ne varmigos serpenton sur mia brusto.

JUNEK: Frazaĉoj! – Nu – ili estas plenaĝuloj kaj pro sia konvinko ili respondas nur al si mem –

MÁLI: Mia filo estas nur komerca agento, sed –

JUNEK (kolerigita): Via filo neniurilate povas esti modelo por miaj infanoj, precipe ne per sia spirita vivo –

MÁLI (ekstaras): Mi iros, aŭ vi eĉ elĵetos min eble.

JUNEK: Estos pli bone tiel.

MÁLI: Vi estas fierulo. (Ŝi staras.)

JUNEK: Adiaŭ!

MÁLI (elkuras nun kvazaŭ elpafita. Inter la pordo ŝi eksiblas): Sen-diuloj!

JUNEK (staras momenton enpensiĝinta, frotas sian frunton per la mano. Poste denove li eksidas, por daŭrigi sian laboron, sed post momento li formetas la plumon, iras al la pordo kaj vokas eksteren): Banjo! (Li revenas al la tablo).

Sceno 3.

Banjo.

BANJO: Ĉu vi vokis, sinjoro profesoro?

JUNEK: Ĉu vi ne scias, kien iris mia edzino?

BANJO: Hanjo alportis kinobileton al ŝi. Post la oka ŝi revenos.

JUNEK: Bone – Aŭskultu, Banjo, diru al neniu, ke mia fratino estis ĉi tie.

BANJO (nekompreneble malafable ekgrumblas kaj fermas la pordon). –

JUNEK (denove eklaboras. Dum la silento penetras en la ejon strata bruo. – Paŭzo.)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017