JAN VRBA) (1889–1961)

HOMO DE DIO

I.

Estis malserena aŭtuna tago, je kiu komenciĝis la suferado de Jordán*) Valeŝ. Pluvetis dense de post la mateno, en la rivera valo kuŝis pezaj nebuloj dum la tuta tago kaj la duonflaviĝinta foliaro pendis de sur la arboj kvazaŭ malpura, malsekigita ĉifonaro. Fadenetoj de la somerfina araneaĵo etenditaj inter la stoploj de neplugitaj kampoj estis rimarkeblaj nur laŭ la alteniĝantaj etaj gutoj, kiuj, same kiel aliaj pli grandaj sur malhelverdaj folioj de la volverampaj rubusoj, brilis intense arĝente, kvazaŭ ili estus el hidrargo. – Estis malagrabla tago. Malgraŭ tio deksepjara knabo tamen emis kurrefreŝiĝi, kvietiĝi en la freŝa aero kaj fari ian petolaĵon kune kun siaj kamaradoj. Kion alian li faru ankaŭ dum sabata posttagmezo, post tutsemajna malagrabla sidado en la gimnaziaj benkoj kaj post feliĉe pasigita ĉiutaga timo, ĉu iu el la severaj profesoroj ne sukcesos kapti lin nepreparita. – Li estis iom malvarmumita kaj la gepatroj severe malpermesis al li eliri el la domo, sed kiu atentus tiom timzorge similajn bagatelaĵojn. La malvarmumo venis mem, nevokata, do ĝi ankaŭ mem foriros; li ne suferis ja la unuan fojon pro ĝi. – La malpermeso de la gepatroj – ho jes, sed ekfajfo de kamarado antaŭ la domo estis multe, multe pli forta, tiom forta, ke li eĉ ektimis, ke iu el la ceteraj familianoj ne aŭdu ĝin. – Li eliris el la ĉambro en la koridoron kaj malrapide kaj atenteme li marŝis de sur la ŝtuparo. Timerne li atentis ĉiun paŝon. En la kuirejo la servistino brue frotlavis la plankon; oni ordigis kaj purigis ĉion antaŭ la dimanĉo. – En la plej proksimaj momentoj oni certe ne rimarkos lian foreston kaj vespere. . . Aĥ – ĝis la vespero li elpensos jam ian elturniĝon, eble tio estos ia porlerneja preparado kune kun iu kamarado, eble io alia – ĝis la vespero estas ja sufiĉe da tempo por tio. – Nova fortsona ekfajfo devigis lin plirapidiĝi. Mil diabloj, kial li fajfas tiom laŭte? Apenaŭ li eliris antaŭ la domon, li interkverelis kun la atendanto. Ambaŭ ili parolis flustre, sed malgraŭ tio li havis la impreson, ke ili krias. Tial rapide li forkondukis la kamaradon, riproĉante lin ankoraŭ dumvoje.

*) la streko super la vokalo »á« signifas en la ĉefia lingvo, ke la silabo estu prononcata longe: Jordaan.

Sur la interkonsentita loko atendis jam la ceteraj. Per kriegoj ili bonvenigis la lastajn alvenantojn kaj sciigis ilin pri la elektita amuzo, nome pri fajreto kaj terpombakado sur kampo apartenanta al la gepatroj de unu el ili. Gajigitaj ili ekiris el la urbo al la kamparo. Neniel ĝenis ilin densa pluveto kaj malseka herbo deskuanta pezajn malvarmajn gutojn sur iliajn vestojn kaj botojn. Jam dumvoje ili ŝirkolektadis sur la stoplejoj restojn de grentrunketoj kaj frapante per ili je la tero ili forigis la adherantan, malsekan kaj ŝmirmolan argilon. Ili bezonis pajlon por ekbruligi la terpoman foliaĵaron.
Jordán Valeŝ faris la samon kiel la ceteraj; longe li forgesis jam la hejmon kaj la necesan elturniĝon, ja, kiam la fajfema kamarado, volante koleretigi lin, kun rido rakontis al la ceteraj, kiel Valeŝ timis, ke la panjo ne aŭdu la fajfadon, li eĉ tre indigniĝis pri la babilemulo kaj protestis severe kaj energie kontraŭ la suspekto kvazaŭ la gepatroj ne permesus al li, esti absolute memstara en ĉiuj siaj agoj.
Ofendita iel, malrapide li postiris la ceterajn, altenlevante siajn piedojn, kiuj treege frostis al li. Li ne miksis sin en ilian abomene bruan interparolon kaj ĉirkaŭrigardis lace la nehejmecan regionon, senigitan je ĉiu riĉaĵo kaj vestitan per melankolia, aŭtuna luksego malbonigita kaj banaligita nun de la nebula pluveto. Ŝajnis al li, ke por la regiono multe pli taŭgus profunda, muta kvieto, anstataŭ la plorblekado de ventofluoj, kiuj ruliĝis ie alte en la nuboj super la kapo. Jes, tre alte, ĉar ĉe la tero nur malfortaj ekblovoj de hezitema vento de tempo el tempo postkuris unuj la aliajn. -
Nur sur la kampo gajigis kaj ĝojigis lin tri grandegaj, por ili preparitaj kaj sur la tuta ampleksa kampo kolektitaj aroj da terpoma foliaĵo. Kuraĝe li eklaboris kun la ceteraj. Sed la terpoma foliaĵo kaj la alportita pajlo estis malsekaj, ili ne volis ekbruli kaj finfine komencis fali ankoraŭ malvarma, etguta pluvo. Dum longa tempo malrapide trapuŝadis sin inter la nigriĝintaj terpomaj trunketoj sole flaveta volverampa fumo kaj ŝajnis jam, ke ili devos iri reen eĉ ne gustuminte la bonajn bakitajn terpomojn. Tial, kia ĝojo, kiam el la foliaĵaro ekruliĝis pli dense la fumo en ringformaj, etendiĝantaj buloj, kaj fine ekflagris eĉ flamoj. Rapide ili almetis novan foliaĵon sur la fajron kaj preparis la terpomojn en kaveto inter la tersulkoj. De tempo al tempo la flamoj terure ekbruis rapide altiĝante, sed iom sufokitaj per nova almeto de brulmaterialo, denove ili nur kolere ekmurmuris kaj protestis, sufokiĝante pro kruda, akreodora fumo, da kiu en aŭtuno estas plenaj la kampoj kaj antaŭvesŝpere ankaŭ la urbaj stratoj. Sub la flamo kaj malhela tavolo da brulmaterialo aperis kaj iom post iom kreskis tavolo da grizblanka cindro, kiu evidente kontrastis kun la malhela bruno de la malseka tero kaj ardiĝis ĉe ĉiu ekblovo de la vento. El ĉiuj aregoj da foliaĵo restis fine nur malgranda areto, sed kompense altiĝis sur la kampo ega aro da cindro, ĉiuflanke ardanta kun flamoj saltetantaj sur ĝia supraĵo kaj kun longa blanketa strio de disŝutita cindro en la direkto, laŭ kiu blovis modera vento. Venis la sopirata momento: la komenco de la terpombakado kaj ili ekfaris la maloftan agon. La procedo estas jena: ĉiu tenante terpomon en la mano starigas sin fortike sur siajn dismetitajn krurojn kontraŭ la arda cindro-amaso, en kiun li plenforte enĵetegas la terpomon, ke eksonas obtuza sono: buĥ! Leviĝas blanka cindronubeto kaj elŝprucas fajreroj. Malhela trueto aperinta post la ĵeto ardiĝas kaj ŝutpleniĝas. Farinte tion, ili almetis la reston de la foliaĵo kaj la flamoj denove forte ekbruis, ekklakis, kaj ekturniĝis. Ĉiuj sidiĝis ĉirkaŭ la fajro avide aŭskultante. Komence sole la vento laŭte bruis super iliaj kapoj, sed baldaŭ laŭtiĝis la atendata muziko. En la arda cindro eksiblis tute delikate, kvazaŭ timante, la bakiĝantaj terpomoj, poste ili kuraĝiĝis kaj kantis sian siblan kanton ĉiam pli kaj pli fortsone. Ĉi tiu kanto plaĉis al Jordán Valeŝ. Ĝi estis tre fortsona, tiom fortsona, kvazaŭ ne siblus la terpomoj, sed piŝtoj de vaporkaldrono, ĝi estis ankaŭ sone kolora kaj riĉa. Subite li ektimis. Aŭdiĝis krakego, kvazaŭ el pafilego, kaj sur la cindro aperis bruldifektita kaj fendiĝinta kaŝtano, alportita ĉi tien en la poŝo de iu el la kamaradoj por ektimigi la ceterajn. Ĉiuj priridis lin kaj li mem ankaŭ ne povis ne ridi. – Entute estis agrable sidi ĉe la varmiganta fajrejo. Malvarmo iel atakis lin, li estis svenlaca kaj ankaŭ la kapo komencis dolori je ĉiuj flankoj. Ia stranga muĝado maltrankviligis lin. Tio ne estis plu la vento super la kapo. Kelkfoje ŝajnis al li, ke la stranga sonkonfuzaĵo venas de senfina malproksimeco kaj alproksimiĝas per kapturna rapideco, kelkfoje male li havis la impreson, kvazaŭ el lia propra kapo obtuze tondrus en liajn orelojn. Por certigi sin mem, li demandis la kamaradojn, sed neniu el ili aŭdis la strangan muĝadon.
Li manĝis ankoraŭ kelke da terpomoj kaj poste eksopiregis al la hejmo. La ceteraj faris laŭ lia volo. Ili plenigis siajn poŝojn per varmegaj terpomoj kaj ekiris la returnvojon. Ĉiuj parolis laŭte, tro laŭte, kaj Valeŝ mem sentis, ke iel li ne regas sian voĉon, li kriis ankaŭ, se li volis paroli flustre. Survoje laŭlonge de fervoja remparo vagonaro preterpasis ilin. Ĝiaj radoj terure tondris kaj la lokomotivo spiregis kaj tintegis nekutime forte. Terure estis aŭskulti tion.
Dum la tuta vojo skuis lin malvarmo tiom, ke li eĉ klakadis per la dentoj, kaj atinginte la hejmon li bruege batfermis la pordon kaj eksopiris nur la varman liton kaj trankvilecon. Pri la elturniĝo li eĉ ne rememoris kaj la gepatroj timigitaj pro lia aspekto demandis lin pri nenio. Enlitiginte lin ili klopodis servi al li per ĉio en la plej profunda silento. Ankaŭ li mem subite eksopiris la silenton, sed ĝi estis ie malproksime de li. La terura muĝado, kiu maltrankviligis lin dum duono de la tago, fortiĝis al kromordinara intenseco kaj ĉiu ektinto kaj ĉiu malforta ekkraketo trapenetris ĝin kvazaŭ sonado de grandegaj sonorilegoj kaj bruegado de grandegaj marteloj. Eĉ la brueto de la pantofloj de la panjo sonis, kvazaŭ la muro detruiĝus. . .
Li komencis konfuze paroli. Li sonĝis, ke li falas kun renversita glitveturilo en grandan neĝblovaĵon. Malvarma frosta akvo plenigis liajn orelojn kaj surdigis lin. La pezan dolorantan kapon li premis energie malantaŭen kaj provis levi sin, por liberiĝi el la neĝblovaĵo. Kelkfoje li sukcesis. En tiuj momentoj iel nekompreneble li vidis super si la kapon de la panjo, la kapon de konata kuracisto, la patron, la fratinon kaj la fraton, sed vane li klopodis klarigi al si kiamaniere ĉi tiuj homoj venas ĉi tien – en la mezon de rusa stepo plenblovita per neĝo, sub renversitan glitveturilon, sub kiu li sidis kun Lev Nikolajeviĉ Tolstoj kaj ruĝiĝante pro embarasoj interparolis kun li pri lia lasta libro, kiun li legis, dum en ilian interparolon de malproksime hurlis lupoj pli kaj pli proksimiĝantaj. Li tremis pro timo antaŭ ili, sed per la tuta forto li klopodis regi sin kaj resti kvieta, por simili la grandan pensulon, kun kiu stranga hazardo renkontigis lin kaj kiu, absolute neekscitite, kvazaŭ ne aŭdante la lupan hurladon, klarigis al li kelkajn ĉapitrojn el siaj libroj, kiujn Jordán dum la legado ne komprenis bone. Jam longe li ne komprenis plu liajn klarigojn, ĉar sian tutan forton li dediĉis al la peno resti almenaŭ ŝajne forta. Sed poste la lupoj ekkriegis senpere super ili kaj ekgratis per la ungegoj sur la vergoplektita korbo de la glitveturilo. Tiam li ne kapablis plu regi sin kaj ekploregis spasme . . .
Kaj subite falis terura pezo sur lian kapon kunpremante la tutan verton kaj eniĝante ankaŭ en la tempiojn. En la sama momento etendiĝis ĉirkaŭ li mallumo kaj surdo. . . Li ne vidis, ne aŭdis kaj iom post iom li ĉesis eĉ percepti . . .

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017