FILOZOFIA VORTARO (Filozofický slovník)

zkompiloval Dr. Stanislav Kamarýt

vydali MEP, Olomouc 1935

Abiogenezo č. prvoplození, prvoplozenie, g. Urzeugung.
Spontanea generado, estiĝo de la vivo en siaj plej primitivaj formoj el la neorganika materio. Konvinko, ke abiogenezo estas ebla, bazas sur la fakto, ke ĉiuj vivaĵoj konsiatas el la samaj elementoj kiel la „neviva“ materio kaj ke inter la ŝtofoj komponantaj vivajn korpojn validas la samaj leĝoj kemiaj, kiaj validas inter ŝtofoj el korpoj nevivaj. Tion plej konvinke pruvas la ĉiam pli vasta sperto, ke oni povas produkti en la kemiista vitro ĉiajn ŝtofojn trovatajn en la vivaj korpoj. Kontraŭ tiu ĉi sperto staras sperto ne malpli ampleksa kaj ne malpli konvinka, ke ĝis nun malsukcesis ĉiuj provoj produkti ian ajn formon de la vivo. Tiu negativa rezulto pruvadus konkludon, ke vivo estas fenomeno de alia kvalito, kiu produktas sin mem nepovante rezulti el ŝtofoj nevivaj; do, ke abiogenezo ne estas ebla. Tiu ĉi konvinko malfacile klarigas, kiele estiĝis la vivo sur nia planedo, se ĝi ne estis kreita de la Dio. Tiam estus ebla sole supozo, ke la vivo aŭ la viveroj enpenetris sur nian terglobon el la mondspaco, ke ili alflugis sur la teran surfacon kiel „k o s m o z o o j“. Spallanzani pruvis en jaro 1765, ke por estiĝo de iu vivaĵo estias ĉiam necesa „ĝermo“. Pasteur (1862) pruvis en sia glora esploro „pri la organismaj korpetoj en atmosfero enestantaj“, ke en la aero ĉiam estas organismaj ĝermoj, kiuj enfalas en likvaĵojn senĝermajn kaj en ili vivas kaj kreskas. Pri eltrovo de Pasteur oni ofte proklamadis, ke ĝi pruvis neeblecon de abiogenezo; tio ne estis ĝusta, ĉar ĝi sole pruvis, ke organismoj ne povas estiĝi sub certaj artefaritaj kondiĉoj, sed neniel, ke sub aliaj kondiĉoj ili ne eblus estiĝi. Ernest Häckel en j.1866 proklamis tre laŭte kaj konvinke kredon, ke abiogenezo estas ebla; lin sekvis en tiu konvinko Nägeli, Pflüger, Roux kaj aliaj. Sed kvankam dum la lastaj dudek jaroj plurfoje estis anoncitaj sukcesoj en eksperimentoj produkti vivantan materion, tamen ĉiam montriĝis, ke la esploranto trompis sin mem kaj ke la observataj fenomenoj estas klarigeblaj alimaniere ol per viviĝo de la neviva materio aŭ, ke la aranĝo de la eksperimento estas erariga. Ankaŭ kemiaj sintezoj de tre komplikaj organikaj ŝtofoj (albuminoj, hematino) ŝajnis esperigaj por fina sukceso de sintezo de la viva materio. Tamen en la plej nova tempo oni estas ĝenerale malpli konvinkita, ke tia sintezo baldaŭ sukcesos.

Absoluto a. the absolute. č. absolutno, f. l'absolu, g. das Absolute.
En metafiziko: Esto, kiu ne dependas de alia esto, ne estas de alia esto kondiĉata aŭ limigata, kiu estas pensata sen ĉiu supozo, kiu ekzistas per si mem kaj por si mem, kiu estas kaŭzo de la cetera esto. Absoluta estas, kio ekzistas en si kaj estas konceptebla per si“ (Spinoza). La vorto absoluta estas nun pli ofte uzata sole por montri, ke io dirita pri ia aĵo validas traktata en si mem, do interne“ (Kant, Kritiko de la pura intelekto). En la religioj estas la absoluta esto Dio. J. G. Fichte parolas pri absoluta Mi. T. W. Schelling pri la absoluta intelekto. Artur Schopenhauer jene parolas kontraŭ babilado pri absoluto“: La valideco de la propozicio pri la kaŭzo kuŝas tiome en formo de la konscio, ke oni nepre ne povas al si objektive imagi ion, kio ne postulus por si pluan kialon. Ke al iuj ilia malvigleco rekomendas ie ekstari kaj ian absoluton akcepti, tio povas nenion fari kontraŭ tiu aksioma certeco apriora.“ – En logiko: terminoj absolutaj metataj kontraŭ terminoj relativaj signifas nociojn rigardantajn sendependaj en tiu senco, ke oni metas ilin kvazaŭ enhavantajn neniajn rilatojn al aliaj terminoj. Homo estas termino absoluta, patro relativa“ (Litré). – En natursciencoj: Sendependa de ĉiu arbitra mezurilo: Absolutaj pozicio, movo, temperaturo.

Abstraktado a., f. abstraction, č. abstrakce, abstrakcia, g. Abstraktion.
Pensa procedo, per kiu ni venas el imagaĵoj specialaj al imagaĵoj ĝeneralaj eligante la signojn akcidencajn, nenecesajn, apudajn kaj kunigante la signojn esencajn, bezonajn kaj tial ĉefajn. La tiele konstruitaj pli ĝeneralaj imagaĵoj estas, kompare kun la imagaĵoj specialaj, artefaritaj, malpli naturaj ol la specialaj. La elekto de signoj, kiujn nia abstraktado konservas kaj kiujn ĝi eligas, dependas de la celo, pro kiu ni kreas la abstraktaĵojn. La fina abstrakta rezulto estas logika konceptaĵo. Estas klare, ke enhavo de logika konceptaĵo diferencas laŭ la intereso de ĝia kreinto. Ekzemple konceptaĵo de domo ne estas la sama por arkitekturo kaj por imposta sistemo; same konceptaĵo de floro tre grave diferencas por botanikisto kaj por pentristo. Kaj tamen ĉe ambaŭ ekzemploj temas pri imagaĵoj tre abstraktaj. A b s t r a k t a j oni nomas nun laŭ W. Wundt jenajn konceptaĵojn, al kiuj ne respondas adekvataj anstataŭantaj imagaĵoj.“ Th. Ziehen volas tute forigi la terminon abstrakta el filozofa lingvo, ĉar ĝi pro sia neprecizeco ofte helpis pruvadi metafizikajn trompaĵojn. Li volas anstataŭigi ĝin per du vortoj: ĝ e n e r a 1 i g i kaj i z o 1 i g i, kiuj nomigas la du vojojn, per kiuj oni abstraktas: aŭ eligante per vortoj la imagaĵojn el unueco de ia aĵo (izoligado) aŭ kunigante la komunajn signojn de similaj aĵoj en kunigantan konceptaĵon (ĝeneraligo).


Soubory
rtf Kamaryt-FILOZOFIA VORTARO-Filozoficky slovnik v esperantu.rtf (426.63 kB)
pdf Kamaryt-FILOZOFIA VORTARO-Filozoficky slovnik v esperantu.pdf (728.96 kB)
epub Kamaryt-FILOZOFIA_VORTARO-Filozoficky_slovnik_v_es.epub (140.1 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024