N O V E L O J

K. M. ČAPEK-CHOD

T U J B R A N Ĉ O

Eĉ minuton ne forlasis kuraĝo Markitan, junetan radfaristedzinon. Ŝi sciis bone, ke, dum ŝi laŭorde kaj seninterrompe preĝas la rozarion, ŝi povas iri eĉ mezen en la inferon kaj nenio malbona okazos al ŝi, des malpli en la tombejo; ĉi tie ŝi estis ja tiomfoje de post sia infanaĝo, kvankam neniam noktmeze.
Oni diras, ke necesas iri sur la tombejon nuda kaj aŭskulti tie noktmezajn batsonojn de la turhorloĝo kaj tuj poste ektranĉi, kiuokaze la efiko estas plej certa, „sed mi iris tien ankaŭ nur duonhoron post la noktomezo kaj estis vestita per ĉemizo kaj jupo, kaj tamen tio efikis“, diris al ŝi la kuzino el la solejo sur la monteto, kiam rikoltante herbon hieraŭ ili renkontiĝis.
Kompreneble, kiam ŝi eniris, kuntiriĝis ŝia koro, sed la angoro tuj malaperis, kiam ŝi rememoris, ke ŝi ne ĉesu preĝi. Kaj tial la kuraĝo ne forlasis ŝin eĉ tiam, kiam ŝiaj dentoj sen ŝia volo komencis klakadi, ke apenaŭ ŝi sukcesis daŭrigi sian preĝon.
Estis mallume kvazaŭ en kelo kaj Markita irante devis profunden klini sin, por konstati, kie ŝi estas, por vidi de proksime, kie la supraĵo blankas aŭ nigras.
Fine en supre moviĝanta nigra nebulo, kiu tamen estis pli hela ol la nokto, ŝi ekrimarkis kvar akrajn pinlojn, nome la etenditajn flugilojn de anĝelo ka1 tujarbon ĉe ĝia maldekstra kaj alian tujarbon ĉe ĝia dekstra flankoj. Tiu ĉe ĝia maldekstra flanko estas laŭdire „pli efika“, tiu ĉe la dekstra helpas nenion, rememoris Markita kaj ekpalpis do maldekstren.
En la sama momento kvazaŭ iu ekprenis ŝian manon kaj diris:
„Tiu maldekstre, se oni aliras la anĝelon de la preĝejo, sed vi enrampis ĉi tien tra la malantaŭa pordeto, do de malantaŭe tio estas dekstre! Ne necesas ĉirkaŭiri la anĝelon!“
Tuj kiam ŝi ekpensis tion, ŝi konfuziĝis la unuan fojon kaj preĝinte ĵus la vortojn „frukto de via ventro Jezuo“, ŝi transiris de la preĝo „Saluton al vi, Maria!“ en la preĝon „Saluton al vi, reĝino!“ kaj post la vorto Jezuo ŝi daŭrigis: „. . . kaj post ĉi tiu migrado montru al ni, ho gracoplena, ho afabla, ho dolĉega virgino Maria. . .“
Tuj ŝi ekkonis, ke ŝi estas perdita, ĉar, se la virgino Maria staris ĉe ŝi pro kompato, nun rapide ŝi forlasos ŝin, same kiel okazos dum serĉado de trezoro, se oni konfuzas la sorĉformulon. Jam tion ŝi faris malĝuste, ke ŝi ne venis ĉi tien tute nuda, por ke nenio povu kapti ŝin je la vestoj, se ŝi estus en danĝero.
Cetere la kuzino diris: „Tion ne kredu, tio estas babilaĵoj! Se virinoj ne hontus kaj ne timus, ili irus dumtage deŝiri la tujbranĉon, ĉar sole tio estas ĝusta, ke tio devas esti tombeja tujo, ĉar arbara tujo nepre ne helpas.“
Sed Markita ekkonfuziĝinte tute perdis la prudenton kaj penis nur for kaj for de ĉi tie!
Sed nepre ne senrezulte!
Ŝi etendis la manon en la tujbranĉaron kaj kaptinte kion ajn, tuj ŝi ekŝiregis. La tujo rezistis obstinege, ĝi flustris kvazaŭ malbenante ŝin kaj kvazaŭ el aspergilo ĝi ŝprucis glaciajn gutojn en ŝian vizaĝon kaj al ŝiaj mamoj.
Subite ŝajnis al ŝi, ke ĉio reviviĝas, ke la krucoj sur la tomboj plialtiĝas, por pli bone vidi la impertinentan pekulinon, kaj la senokula kadavrejo tie kontraŭe rigardaĉas ŝin tra la densa mallumo tiom penetreme, ke Markita preskaŭ svenas. Se tio daŭros ankoraŭ momenton, eĉ la anĝelo sur sia piedestalo turnos sin ĉi tien, por rigardi ŝin!
Angoro kaptis Markitan, ke ŝiaj lipoj rigidiĝis, kvazaŭ ies glacia mano etendiĝis al ŝi el la mallumo kaj kaptis ŝin je la buŝo; kruda ĉemizo frotegis ŝian dorson pro sulkiĝo de ŝia haŭto.
Sed ŝi ne moviĝis de la loko; sen la akiraĵo ŝi ne forkuros, nepre ne! Kaj se necesas perei, estas egale ĉu la mortintoj disŝiros ŝin sur la tombejo aŭ ĉu mortigos ŝin la edzo, ĝis li revenos el la milito.
La deŝiregita branĉeto ne sufiĉas, tio estas tiom malmulte, kvazaŭ nenio.
Markita atendas momenton, kio okazos.
Dum kelka tempo okazis nenio, sed poste, guto ŝmace falis en la herbejon – la nebulo malleviĝas tiel – sed la ŝmaco estis tro forta, ol ke oni kuraĝu resti sur la tombejo. La teruro de Markita ŝanĝiĝis en frenezan koleron, ŝi ekkaptis fortan branĉon, sed skuegis ĝin vane – la gutoj preskaŭ siblis sur la ardanta korpo de Markita.
Feliĉ-okaze baldaŭ rekonsciiĝis en ŝi la arbarulino, ke tiamaniere ŝi nenion deŝiros, ke la branĉojn ŝi devas rompi same kiel en la arbaro.
Rapide ŝi kliniĝis antaŭen, la branĉo ekkrakis, rompiĝis kaj Markita ekpreninte tranĉilon, kiu, akra kiel glavo, pendis sur bendo ĉe ŝia talio, per unu movo trahakis rimenon de la nekomplete forŝirita arboŝelo kaj kun la rabaĵo kvazaŭ blinda ŝi ekkuris al la malantaŭa pordeto, tra kiu ŝi alvenis.
Kuregante ŝi alpuŝis la pordoklapegon, kiu ĉe la pordohoko alarmsone ekknaregis tiom penetreme, ke tio resonis eĉ vid' al vide en la juna arbetaĵo super la garbejoj.
La koro de Markita haltis, sed ankoraŭ pli frue, ol ĝi denove akbatis, Markita tenis jam foston de la pordoklapego.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017