LADISLAV VLADYKA

MI EN LI

Kolportistoj, disvendantaj ĉe stratanguloj tagmezajn ĵurnalojn, vokadis je preterpasantoj kaj, tretante de unu piedo sur la alian, ili suprenlevadis ekscitite la manon tenantan la ĵurnalon, kaj kriis:
„Sensacia trovaĵo en Košíře! – Viktimo de periferio! Morta kaj tute senvestigita junulino trovita sur la strato! Ĉu nova Šmukýřka?“
La preterpasantoj amasiĝadis ĉirkaŭ la kolportistoj kaj prenadis la gazetojn el iliaj manoj: Foririnte kelkajn paŝojn, ili haltadis, legante el malfalditaj ĵurnaloj.
La popolo de Praha havis sensacion, kiu plenigadis ĝiajn scivolajn okulojn kaj sentojn per emociaj kaj akraj imagoj. Sub dike presitaj titoloj nigris en la ĵurnaloj konciza priskribo de la okazaĵo. Evidente la tagmezaj ĵurnaloj estis sciigitaj pri la okazaĵo nur malfrue kaj kapablis publikigi nur plej gravajn sciindaĵojn. Sole „La Tagmezo“ pruvis sian aktualemon kaj dediĉis al la trovaĵo konsiderindan parton de la unua paĝo:

!! Terura trovaĵo en Košíře !!
Hodiaŭ matene, proksimume post la sepa, trovis pasantoj apud la ŝoseo al Plzeň malantaŭ Košíře proksime de kruco, kiu staras ĉe disvojiĝo apud la kasofabriko de Volaňský & Ko, kadavron de junulino tute sen vestoj kaj ŝuoj. La pasantoj kovris la kadavron per peco de sakŝtofo trovita proksime de ĝi kaj venigis policiston. Nia redaktoro, kiu senprokraste forveturis al la trovejo, telefonas al ni jenajn detalojn pri la terura trovaĵo:
La trovejo de la kadavro de tiu kompatinda junulino situas proksimume kvar minutojn post la finstacio de la elektra tramlinio numero naŭ. Ĉe la dekstra stratflanko, se oni iras en la direkto al Plzeň, post la bieno Zámečnice ĉirkaŭita de ĝardeno, en kiu vekas atenton altaj kaŝtanarboj, dispartigantaj la ĝardenon per aleo kaj malantaŭ ĝuste nun konstruata domo en senkultura kampo proksimume tri metrojn pli alta ol estas la strato, de kiu ĝi estas apartigita per muro prezentas sin la bieno Klimentka, unuetaĝa konstruaĵo kun aligitaj stalo kaj garbejo. Proksimume sesdek metrojn malantaŭ Klimentka la menciita apartiga muro deflankiĝas de la ŝoseo kaj lasas tiel okmetran spacon por herbejo kun aleo, tra kiu kondukas irvojeto paralele al la ŝoseo. Apud malgranda ŝtonkruco la irvojeto kondukas denove sur la ŝoseon, de kiu samloke deflankiĝas vojo al la brikfarejo de Bečka kaj pluen al la tombejo de Košíře. Iom post la kruco malantaŭ arbustaĵo, kiu borderas la kamporandon super la muro, trovis hodiaŭ matene preterpasantoj nudan kadavron de junulino. La kadavro restis nerimarkita de pli fruaj pasantoj – oni devas mencii, ke de post frumatenaj horoj trapasas tie al Praha granda aro da veturiloj kaj precipe konsiderinda nombro da laboristoj – al la policejo en Košíře alportis la unuan sciigon iu junulo, kiu tamen diris, ke malantaŭ Klimentka oni trovis svenintan virinon, tute senvestigitan.
El la policejo oni teletonis do senprokraste, por venigi veturilon de la savbrigado, kiu post kvaronhoro alvenis al la trovejo. Intertempe estis venigita ankaŭ kuracisto el proksimaj komunumaj domoj, kiu esploris la trovitan junulinon. Proksimume dudek policistoj nur penege retenadis la amasiĝintajn homojn.
La rezulto de la kuracista esploro estis neatendita. La kuracisto konstatis, ke la kadavro estas ankoraŭ varma sed la koro ne batas plu. Eĉ plej malfortan spiradon li ne kapablis konstati. Sur la tuta korpo, kiom estis konstateble dum la unua esploro, estas videbla neniu vundo des malpli tia, kia povus rezultigi morton. Nur sur la maldekstra piedo havis la nudpieda junulino malgrandan vundon, devenantan versimile de akra objekto – eble de vitro – sur kiun la junulino estis paŝinta. Ĉi tiu vundo sangis, sed kiam la kadavro estis trovita, la sango estis jam koagulinta. Ĉar la kuracisto konstatis morton, la aŭtomobilo de la savbrigado reveturis kaj la kadavro restis sur la trovejo ĝis alveno de juĝa komisiono. Intertempe estis necese plimultigi la polican gardistaron, ĉar el proksimaj domoj alvenadis ĉiam kaj ĉiam novaj scivoluloj. Pri la trovaĵo oni diskutadis emociite kaj esprimadis plej diversajn kombinaĵojn. Intertempe la polico tuj sur la loko demand'esploris kelkajn atestantojn. Ĝis nun nenio grava estis konstatita.
Je la naŭa: Juĝa komisiono, kiu venis al la trovejo, konstatis morton de la junulino, sed la kadavro estis jam tute malvarma. Tial ordonis la komisiono veturigi la kadavron en la kadavrejon sur la tombejo en Košíře, kie okazos sekcado. Ĝis nun oni ne sukcesis trovi eĉ la plej etan postsignon pri la farintoj aŭ pri la farinto.
La loĝantoj de proksimaj domoj kolportas indigne la opinion, ke temas eble pri abomeninda misuzo de la junulino, kiel okazis iam apud la bieno Šmukýřka. Pli aĝaj legantoj rememoros ankoraŭ ĉi tiun okazaĵon kaj ĝian finiĝon per verdikto de la asiztribunalo. Sed la iama periferio de Košíře malaperis post konstruo de novaj konstruaĵ'kolonioj kaj precipe de familiaj dometoj ne nur sur Šumava, Pernikářka kaj apud Klikovka, sed ankaŭ sur la alia flanko de la valo sur Václavka, apud la ŝoseo al Jinonice, ja oni konstruis kolonion de familiaj dometoj eĉ post Cibulky en la direkto al Motol. Kaj en la lasta jaro estis konstruita tre vasta kolonio de malgrandaj lu'domoj malantaŭ Václavka ĝis Cibulky kaj suden ĝis la fervojo, kiu traveturas ĉi tie sub la monteto Vidoule.
Sed oni rememorigas pri mistera morto de Kočová, prostituulino en Karlín, kiu proksimume komence de februaro estis trovita morta kaj senvestigita sur la soldata ekzercejo post la Invalidejo en Karlín, tamen konstati la kialon de ŝia morto ne estis eble.
Senpere antaŭ finredakto de la ĵurnalo telefonas nia redaktoro sensacian kaj – ni konfesas – ankaŭ sufiĉe strangan ŝanĝon en la okazaĵo en Košíře:
Kiam oni levis la kadavron por povi meti ĝin sur la veturilon, per kiu ĝi estis veturigota en kadavrejon sur la tombejo de Košíře, deglitis de la vizaĝo de la kompatindulino la sakŝtojo, per kiu ĝi estis kovrita. En la sama momento iu virino kun malespera ekkrio trapenetris la kordonon de la policanoj kaj ĵetinte sin al la kadavro, pli frue ol oni kapablis malhelpi ŝin, ŝi ĉirkaŭbrakis kaj premis la kapon de la mortintino al sia brusto kaj kriis laŭte:
„Manjo, mia infano, mia Manjo!“
La ĉeestantoj ege emociiĝis kaj virinoj komencis plori. Nur post grandega peno sukcesis la policanoj fortiri la virinon de la kadavro. Unu el la policanoj, kiu konis la plorantan virinon, nomatan Karolina Votýpková kaj loĝantan en Plzeňská-strato nro. 256, trankviligadis ŝin:
„Sinjorino Votýpková, kiel vi kondutas ĉi tie? Via filino mortis ja antaŭhieraŭ kaj hieraŭ ŝi estis transportita al la kadavrejo. Trankviliĝu do!“
Sed la virino kriis:
„Manjo, mia ora Manjo! Ne malhelpu min, lasu min al ŝi! Tio estas ja mia Manjo!“
La policanoj forgesis ĝustatempe kovri la vizaĝon de la mortintino kaj tuj eksonis ankaŭ aliaj voĉoj:
„Tio estas Manjo Votýpková, tio ŝi estas. Sinjorino Votýpková estas prava.“
Tute konsternitaj demandis la policanoj:
„Kiu povas diri, ke ĉi tiu mortintino estas Mario Votýpková?“
Du virinoj alpaŝis kaj per grandaj okuloj rigardis la vizaĝon de la kadavro.
„Jes, tio estas Manjo Votýpková, mi rekonas ŝin.“
„Ankaŭ, mi rekonas ŝin.“
Ili retiris sin timigitaj kaj la aro de emociitaj alrigardantoj fermiĝis post ili. Kelkan tempon estis tiom silente, ke estis klare aŭdebla merlo kantanta super la proksima ŝtonrompejo. Poste la rondon, ĉirkaŭitan de silentaj homoj, trapenetris amaraj kaj terure malgajaj vortoj:
„Oni mortigis vin, jes, mortigis; ankoraŭ hodiaŭ matene vi estis varma! Mia Manjo!“
Votýpková sveninte falis teren kaj kelkaj viroj forportis ŝin en la proksiman Klimentka. La mortan junulinon oni veturigis en la kadavrejon en la tombejo de Košíře.
Pliajn detalojn ni publikigos morgaŭ matene.


Soubory
pdf Vladyka _Mi_en_li.pdf (557.42 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017