Dvě novely od Amálie Vrbové (píšící pod pseudonymem Jiří Sumín) a Růženy Svobodové v r. 1933 vydalo nakladatelství Moraviaj Esperanto-Pioniroj v Olomouci.


JIŘÍ SUMÍN (1863–1936), pseudonym Amálie Vrbové

GENUTRANTOJ (Živitelé)

úryvek z povídky z knihy „Zápas s andělem“


Forte kaj averte resonadis paŝoj de gardisio en malproksima stacidoma angulo, kie en mallumo proksime al ĉirkaŭbarilo ari is grandaj amasoj da karbo. La luno estis mallevi inta, sub la stelplena firmamento brilis frosto kontraŭstarigante kaj enigante ĉien siajn penetremajn brulajn pintojn. Ĉio estis blankigita de i: tero, aero, tegmentoj kaj arboj, reloj, sur kiuj antaŭ nelonge preterpasis trajno, karb'amasoj, ja eĉ konturoj de malplenaj, flanken starigitaj vagonoj.
Vivece sonis ĉi tien tumulto de la stacidomo, spiregado de trajnoj kaj fajfado de lokomotivoj, sed la blanka kolono da lumo, kiu brilis super i, des pli dezertigis kaj malagrabligis la flanke situantan solejon.
La gardisto transpaŝis relojn, haltis momenton, kvazaŭ li esplorus kaj aŭskultus, subite li malaperis post malplenaj vagonoj kaj tuj eksonis laŭtega parolo kaj rido.
Malantaŭ la karba amaso, proksime al la ĉirkaŭbarilo, io ekmovi is. Poste oni perceptis apenaŭ aŭdeblan brueton, kvazaŭ malgranda, timigita museto kuradus tie de loko al loko. Sed subite la brueto ĉesis, estis aŭdebla flustrado kaj mallaŭta interparolo:
„Venu, venu ĉi tien! Jen, kiel sa a ŝi estus! Kaj ne kolektu la karbon, i ja ne apartenas al vi,“ aŭdi is duonlaŭta ordonema voĉo.
„Nu mi ja nur por vi. . . " oni povis aŭdi de post la barilo timeman proteston, parolatan per infana, plorema voĉeto. " is via sako estos plena, poste nur. . . .“
„Ne, ne, mi ne volas. Venu nur! Tion kapablus kiu ajn! Jen! Kaj se venus gardisto, kiun li ekbatus per bastono? Vaĉjon, ĉu ne? Kaj se endarmo – du staras ja sur la perono – – . Kiun ili forkondukus? Vaĉjon. Kaj se mi volus forkuri, kiel mi devas fari tre ofte, kaj se ĵus veturus trajno kaj mi devus kuri kontraŭ in, kaj povus nek tien nek reen, kiun oni transveturus kaj frakasus je kaĉo? Vaĉjon. Kaj vi fiere irus hejmen, kiel fraŭlino, kaj dirus: Laŭmerite okazis al li; kial li ŝtelis! – Venu nur ĉi tien!“
En truo fosita sub la barilo ekbrilis du timigitaj, grandaj okuloj, post kio maldika alikreska korpeto per rapida movo traglitis kvazaŭ lacerto. Kaj nun estis tie du musetoj, unu bruna, la alia griza, kiuj kun febra rapideco prenadis malmolajn nigrajn bulojn de la amaso kaj ĵetadis ilin post la barilon.
Kiam poste malantaŭ la malplenaj vagonoj eksilentis la parolo kaj rido, ili glitis reen tra la truo kaj singarde, preskaŭ serpentumante sur la tero, ili komencis kolektadi sian rabaĵon.
Ili ne parolis, ja eĉ ne spiris. Ili estis lertaj en ĉi tiu malfacila laboro. Ili sciis majstri malpaciencon kaj suferi malfacilaĵojn. Iliaj malgrasi intaj manoj laboradis senbrue, dum la rigidi inta korpo, pli simila al ŝtono aŭ al amaseto da balaaĵoj, premis sin al la glacii inta tero. La nigraj buloj malaperis iom post iom en la sakoj, sed nun venis la momento de plej grava provo; tial ili staris senmove ĉe kolonoj de la barilo, kiu parte kaŝis ilin, kaj atendis oportunan momenton.
Kiam la gardisto fine iom foriris, Vaĉjo ĵetis sian sakon sur la ŝultron kaj kuregis, kvazaŭ juna lupo kun la unua rabaĵo. Malproksime post li trenis sin Žofka (*Legu ĵofka), kies maldikai kruroj kurbi is kaj fleksi is sub la peza ŝar o. Lacega kaj senkonscia pro timo ŝi faletadis kai ŝancel-iris sur la malglata vojo kaj ŝajnis al ŝi, ke la sako da karbo ŝan i is en ian vivan monstron, kiu premas ŝian gor on kaj sufokas ŝin, penas faligi ŝin al la tero kaj elliveri ŝin al ĉiuj malicaj akcidentoj de ĉi tiu dan era malfrua migrado.
Post nelonge ŝi estis sola sur dezerta riverkajo ŝanceliranie tra aleo, super kies prujnokovrita branĉaro brilis steloj. La vojo ŝajnis esti ĉiam pli longa, la vivi inta monstro sur la dorso luktis kun ŝi ĉiam pli obstine kaj la blanka aleo plilongi is senfine.
Subite ŝi ekaŭdis alproksimi antajn paŝojn kaj ŝi ne kapablis jam iri pluen. Ŝi glitis je la bordo malsupren al la glacii inta rivernivelo, post la ponta kolono ŝi deĵetis la sakon kaj poste longe atendis sur la glacio inter elstarantaj ŝtonoj kaj amasi intaj glaciblokoj, tremante pro malvarmo kaj timo.
Aperis kelke da malfruaj pasantoj: fervojisto, soldato kun sia amatino, du vaguloj dum sia suspekta nokta entrepreno. Kiam ili estis preterpasintaj, la kajo denove dezerti is; la nokto pliprofundigis sian abisman faŭkon, nevidebla mano envolvadis ĉion en nigran teksaĵon, super kiu el granda malproksimo trabriladis etaj fajreroj – la steloj.
Pelata de timo, Žofka volis jam suprenrampi, kiam ĵus eksonis averta signalo de Vaĉjo. Ŝi volis forkuri, sed subite ŝi ne kapablis formovi sin. Ŝiaj kruroj estis rigidaj kaj la trafrosti intaj manoj vane provis ekpreni la pezan sakon. Neatendite alkuregis de ie Vaĉjo kaj doninte al ŝi puŝegon en la dorson li ekprenis senvorte la sakon da karbo kaj forkuris.
„Sur la oka arbo estas drato kaj ĉe la vojkruci o estas du maŝkaptiloj;“ li atentigis ŝin rapide. Žofka konis tiujn naivajn aran ojn de Vaĉjo, per kiuj li esperis sekurigi sian forkuron por la okazo, se li estus persekutata. Sed ĵus eksonis jam en la strato sova a tumulto kaj kurado, ke Žofka, ne havante sufiĉe da tempo por kalkuli la arbojn, preskaŭ estus falinta, tuŝeginte la draton streĉitan transverse la straton.
Baldaŭ ŝi kur'atingis sian kunulon, kiu trenis sindone ŝian sakon. Per mallongaj interrompitaj vortoj ili rapide interkompreni is pri tio, kio ĵus okazis ne malproksime. Sed nur kiam ili furnis sin en mallar an, zigzagan straton post malnovaj, ruini intaj dometoj, ili kura is fluge ekrigardi reen. El la strato proksime al la ponto ĵus elkueegis du vaguloj persekutataj de gardistoj. Ili ne estis kurintaj tro malproksimen, ĉar tuj poste, sur la loko, kie la drato estis streĉita, eksonis nepriskribebla bruego kaj kriego.


RŮŽENA SVOBODOVÁ (1868–1920)

MARYĈKA DANCULINO (Maryčka tanečnice)

úryvek z povídky z knihy „Černí myslivci“


1.

En „Bílá Studánka“ (Blanka Fonto) mortis arbaristo Adolfo, maljuna distrikta arbarestro.
En la princan akompanantaron estis dungita juna, fiera knabo, svelta kaj ĉarma pro sia juneco. El la princa akompanantaro oni eksigis la plej a an el dekdu nigraj ĉasistoj kaj donis al li postenon de distrikta arbarestro en Bílá Studánka, kvankam li ne aspiris tion kaj kvankam li estis embarasita pro tio; estis ja necese trovi al si mastrinon por la memstara arbaristejo kaj estis ordonite al li edzi i.
Li ne estis plu juna. Knabinoj, kiujn li amis iam, aŭ edzini is, aŭ velki is, kaj dum la jaroj nur malmulte li interrilatis kun virinoj. Li diris al si: „Bona sorto, kiu min trafas tro malfrue,“ kaj li rememoris pasintajn kisojn, kvazaŭ florojn de pasintaj jaroj.
Efektive, li travivis multajn aventurojn kaj kelkaj duonkreskrantaj infanoj en vila oj similis lin kvazaŭ pizo pizon, sed ĉio tio estis pasintaĵoj, parto de intertempa vivo: nun fine malfrui inte estis venonta la efektiva, definitiva vivo.
Nur malfacile li decidi is por edzi o. Oni diris pri li, ke li edzi us, se pastro aperus apud li kaj edzigus lin tuj, kiam li parolas kun iu junulino.
Fine tamen li decidi is kaj kura i is al ago.
Okaze de vila a balo li ekvidis en rondo dancantan knabineton, sveltan kvazaŭ rozmarena vergeto, malpezetan kaj elastan, pri kiu oni diris, ke ŝi dancas tiel perfekte, ke, se oni starigus glason da akvo sur ŝian kapon, ŝi dancante ne disverŝus in.
La knabineto estis dekkvinjara kaj ŝia nomo estis Maryĉka.
Ŝia patro estis posedanto de hereda komunumestrejo kun malnova ligna domo, ornamita per riĉe skulptitaj balkonoj.
Ŝi estis fame konata sova ulino, gaja kaj malhumila infano.
Jam dum sia infana o, kiam ajn ŝiaj gepajroj vespere estis forveturintaj, kun plezuro ŝi balanci adis sur balancilo pendanta inter pordfostoj kaj flugante ŝi ekbalancis per piedoj brulantan lampon, sed ne rompis in. Por ŝi ne ekzistis tro alta kaj tro mallar a muro, kiun ŝi ne suprengrimpus kaj sur kiu ŝi kura e ne promenus ojante pri ambaŭflankaj abismoj, super kiuj ŝi ŝvebis.
Ĉiam ŝi kamaradi adis kun knaboj kaj ne ŝatis knabinan societon.
Sur ĉevalo ŝi rajdis virmaniere, svelta kaj alia kvazaŭ Virgino de Orleano, aŭ kvazaŭ juna kavaliro. Tiel ŝi rajdadis al la lernejo, al parencoj trans kamparon, kun rideto ŝi rigardadis ĉiun kaj al ridinduloj aŭ al konatuloj ŝi kutimis sendi gajajn kriojn.
Ŝi ŝatis aŭtunon, nebulon, rajdon dum pluvo, susuron de arboj, voĉojn de vento.
Ŝi rajdis tra pejza o, sur strato, inter arbaroj, al „Vysoké hory“ (Alta montaro), emociita kaj ravegita de la vivo. Ŝia koro batis solene kaj gaje sen ia kaŭzo, la juna korpo ensorbis samtempe la bonodoron kaj freŝecon de la montara aero, kiu tuŝadis ŝian viza haŭton kvazaŭ akvo. ia intermita ekblovo plaĉis al ŝi. Ŝi ellasis la bridon, etendis la brakojn al la bonfara ĉielo, ekskuis la buklan kapon kaj ekkriis sufoki ante:
„Kiel feliĉa mi estas, kiel feliĉa mi estas!“
Dum la infana o ŝi ekŝatis danci kaj de post la momento, kiam la danco la unuan fojon ravis ŝin, la muziko ne plu lasis ŝin trankvila. Ĉio instigis ŝin al movo, al ekzalti o per ritmo.
Ŝi dancadis pasie kaj fervore, ŝi transiris el brako al brako ne konscii ante, el kiu al kiu ŝi transiris, magnetizita de muziko, kiu ardigis ŝian sangon kaj ekscitis ŝian koron. Ŝi ne sopiris ankoraŭ je vira amo, kiam oni edzinigis ŝin kun la nigra ĉasisto, fraŭlo eksigita el la pririca akompanantaro.
Ŝi sciis nur, ke ŝi fari os sinjorino, ke tute sen ene ŝi traveturados bonodorajn, interparolantajn arbarojn, ke la pura montara aero mole tuŝados ŝin kaj forte malvarmigos ŝiajn ĉiam tro ardantajn vangojn, ke ŝi estos imperiestrino de sova aj arbofaligejoj kaj disfluejoj.
Ŝi estis juna, virge belega, memkonscia. Ĉiam ŝi odoris je blankaj rozoj, da kiuj ŝi havis plenan ardenon malantaŭ la komunumestrejo, ŝi sekigadis ilin kaj konservadis en la tolaĵo kaj ĉirkaŭis per ili ankaŭ la arbaristejon, sian novan hejmon.


Soubory
rtf Du noveloj.rtf (141.87 kB)
pdf Du noveloj.pdf (342.01 kB)
epub Du_noveloj.epub (43.44 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017