IGNÁT HERRMANN (1854–1935)

FOKSO – NUKSO

(Foxl Voříšek)

přeložil a vydal MEP (Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Olomouc 1932

Povídka z knihy „Foxl Voříšek a jiné historky kratochvilné“ z r. 1913


I.

Mi konfesas, ke ne estus necese ĝeni sinjoron majoron Votruba dum lia honeste meritita ripozo. Li preskaŭ preterglitas nur en la komenco de ĉi tiu nepre vera rakonto, posie li intertempe malaperos post kulisoj.
Sed kiel ajn mi meditu, tamen mi ne povas lasi sinjoron majoron Votruba neĝenata, ĉar lia partopreno en la afero „Fokso-Nukso“ estis sufiĉe grava. Krom tio ĉiu rakonto devas havi ian komencon kaj la eminentulo, kiu komisiis min per prilaboro de ĉi tiu materialo, diris al mi premante mian manon por adiaŭi min:

„Restu nur ĉe la vero, kara amiko. Mi certigas vin, ke ĝi sufiĉos al vi.“
Mi restas do ĉe la vero kaj ĉe la majoro Votruba.
Sinjoro majoro Votruba ĵus estis matenmanĝinta kaj lia mastrumantino Katy forportis la malplenan vazaron en la kuirejon. Tutajn dek jarojn priservis jam ĉi tiu virina oficirservisto sinjoron majoron. Ĉar la tagon, je kiu li estis laŭmerite pensiita, oni forprenis de la majoro lian fidelan oficirserviston, por ke li finservu en la kompanio, kaj kiu scias, kie li troviĝas nun post tutaj dek jaroj. Tamen menciinde estas, ke Katy, kiun sinjoro majoro rekrutigis por la resto de sia civila vivo, bonege akomodiĝis al la militistaj postuloj de sinjoro majoro – ja, pro kelka kialo ŝi estis eĉ pli konvena al li, ol lia iama fidela oficirservisto, Jirka Kramota. Ne estis neeble kaj preskaŭ oni povis rajte supozi, ke Katy dum sia jun'aĝo ricevis ian militistan fak'edukon. Efektive ne estas dubinde, ke kelka ŝia kamaradino tuj povus esti envicigita en kompanion, kaj ankoraŭ malpli dubinde estas, ke ta tuta kompanio sincere ĝojus pri tia kompletigo.
Post nelonge revenis Katy en la ĉambron kaj transdonis al sia estro leteron, kiun ĵus alportis leterportisto.
La majoro prenis cigaron el la buŝo, surmetis nazumon, tralegis atente la adreson, turnis la koverton, denove li turnis ĝin kaj observis poŝtan stampon, poste li diris al si:
„Kia surprizo – el Polujo! Kiu do – – – ?“
Li distranĉis la koverton, eltiris la leteron, disfaldis ĝin kaj scivole li serĉis la subskribon.
„Ĉe diablo – Goljat! Kolonelo Goljat! – Do tamen li vivas ankoraŭ! Kaj kion li volas?“
Post nelonge sciis la majoro, kion la kolonelo volas kaj kion li ne volas. Por ke ankaŭ la legantoj eksciu tion, jen laŭvorta enhavo de la letero de sinjoro Goljat:
„Kara, malnova kamarado!
Do ankaŭ min ne plu turmentas la militservo! De post la unua mi sidas en pensio kaj mi esperas, ke mi sidos en ĝi sufiĉe da jaroj. Memkompreneble, mi promenas ankaŭ, sed sur ĉevalon mi ne grimpos plu. En nia aĝo oni ne havas superfluon da kruroj kaj, de post kiam tiuj kruroj apartenas sole al mi kaj al neniu alia, mi traktas ilin tre zorgeme. Ĉio estas bela, kara malnova kamarado, nur soleco premas min de tempo al tempo kaj tial mi eksopiris je estaĵo, kiu neprofiteme plidolĉigus mian solecon.“
„Mil tondroj!“ interrompis majoro Votruba la legadon. „Ĉu tiu maljuna fraŭlo eble volas edziĝi?!“
„En la ĉi tiea regiono io simila ne estas havebla,“ li daŭrigis la legadon, „kaj mi rememoras, ke, kiam mi militservis en Praha, hazarde mi venis en iun tre mallarĝan kaj precipe antaŭ pluvo homece tre malbonodorantan strateton, kies nomon mi ne scias – kiu el ni rigardis ja tiam la nomojn de la stratoj! – sed ŝajnas al mi, ke tio estis ie proksime al Spálená-strato, kie oni vendis birdojn, kaviojn, kuniklojn, simiojn kaj ankaŭ hundojn. Ĉu vi divenas iam, kion mi volas? Jes, kara malnova kamarado, ne koleru pri mi, iru en ĉi tiun butikon – vi certe scias pri ĝi – kaj aranĝu tie, ke oni sendu al mi prezaron, prospekton aŭ ion, laŭ kio mi povus elekti, je kio mi sopiras. Precipe mi dezirus havi sanan, viglan, purrasan foksterieron. Ĉu vi komprenas? Neniun bestaĉon, grandan kiel bovido, neniun bernardan hundon, neniun anglan dogon! Ankaŭ neniun buldogon. Kaj se ili havas tie iun viglan foksterieron, iom bone edukitan – vi havas ja ankaŭ tiurilatajn spertojn! – ili sendu ĝin al mi. Jen! Tio estas mia unua zorgo. Cetere mi esperas, ke per nenio plu mi ĝenos vin. Sana vi estas, espereble. Mi ankaŭ, dankon al dio, krom malgrandaj malregulaĵoj okazantaj de tempo a1 tempo en la postaj regionoj. Sed kia helpo, ian difekton oni ĉiam gajnas dum soldata servo. Adiaŭ! Via malnova, fidela kamarado Goljat.“
Majoro Votruba faldis la leteron, enŝovis ĝin en la koverton, leviĝis de la brakseĝo.
„Dankon al dio, ke li postulas nenion alian! Mi ektimis jam, ke mi elserĉu «vivkunulinon» al li! Ekzistas ankaŭ tiaj frenezuloj, kiuj prokrastas tion ĝis la pensio. Kompreneble poste tio estas tiel nomata plikrudigita pensio. – Nu bone, al la kamarado Goljat oni povas helpi. – Katy!“
Katy aperis sur la sojlo.
„Jakon, ĉapelon, bastonon, gantojn!“
Kaj surmetante la vestojn la majoro grumblis:
„Do vidu! Li ankaŭ havas jam pensian dekreton! Li opiniis ĉiam, ke li servos senfine. Jes, jes, kamarado, per ĉio oni satiĝas kaj la hemoroidan vejnon oni servogajnas pIi eble ol general'panta­lonojn. Kaj nun do mi establu hund'agentejon al mi…“
Li ŝmiris ankoraŭ siajn lipharojn per vakspomado, suprentordis ilin, donis al Katy kelkajn ordonojn kaj foriris el la domo. – -
La tagmezo pasis, en manĝoĉambro de la majoro jam delonge tablo estis preparita por tagmanĝo, en la kuirejo eliĝis vaporo el potoj kaj kaseroloj sur la forno, Katy mem de tempo al tempo malfermadis la pordon aŭskultante en la direkto al la ŝtuparo, ĉu ŝia estro kaj ordonanto revenas jam. – Fine ekaŭdiĝis malsupre en la koridoro konataj paŝoj kaj Katy rapidis en la manĝoĉambron por verŝi supon sur teleron. – – -
Hodiaŭ la majoro ne ekkuŝis tuj post la tagmanĝo. Manĝinte li eksidis ĉe la skribtablo, elserĉis sub la submetaĵo leterpaperon, por respondi al la malnova kunbatalinto, surmetis nazumon kaj, rigardante la paperon de malproksime laŭ maniero de malmiopuloj, li ekskribis per forta mano, per grandaj kaj piniformaj literoj. Nin interesas nur la parto, kiu koncernis la hundon kaj ĝi tekstis:
„Vian deziron mi plenumis senprokraste kaj ne hezitante mi iris rekte al Dagobert Hornys: Vi ne povis opinii iun alian ol Dagoberton Hornys. Kvankam en Praha ekzistas multaj tre mallarĝaj stratetoj, kiuj malbonodoras tre homece ne nur antaŭ pluvo, sed ankaŭ dum pluvo kaj post pluvo, sed sole en unu tia strateto estas vendejo de malgranda kvarpieda kaj plumhava bestaro, kaj tio estas la butiko de Dagobert Hornys, proksime al Spálená-strato. Al ĉi tiu homo mi direktis do miajn miajn paŝojn kaj komunikis al li, kion vi komisiis al mi. Kaj mi venis dum feliĉa momento. Ĵus li havas vendebla tre perfektan, purrasan, unujaran foksterieron kaj postulas por ĝi cent kronojn. Feliĉ'okaze li havas ankaŭ ĝian amatoran memfaritan fofografaĵon – li fotografis la hundon, kiam ĝi embuske staris super musa truo. Belega pozicio! Mi ordonis do, ke li tuj sendu al vi la fotografaĵon – postmorgaŭ vi havos ĝin – kaj ke li rezervu la hundon ĝis via respondo. Plej bone vi aranĝus la aferon per telegrafo. Fakulo, kapitano Krohl, kiun mi invitis al la esploro, konfirmis al mi, ke 1) la besto estas de sendifekta raso, 2) ke ĝi havas neriproĉindan staturon kaj 3) ke al frato ĝi valoras minimume cent kronojn. – Ĉion pluan intertraktu senpere kun Dagobert Hornys, kiu estas pruvita specialisto kaj ĉiurilate serioza firmo. – Mi rimarkigas ankoraŭ nur, ke ĉi tiu fokso, kiu ankaŭ aŭdas je la nomo «Fokso», havas tre belan, simetrian maskon (desegnaĵon sur la vizaĝo) kaj ke ĝiaj gepatroj ricevis la unuan premion dum la antaŭpasintjara ĉi tiea hund'ekspozicio. Vi vidas do, ke ĝi devenas de bona familio. Hornys aserfas, ke ĝi ne ĉagrenos vin kai ke ĝi povus esti modelo en ĉiu eduka instituto. Entute ia hunda miraklo – laŭ asertoj de Dagobert Hornys.“
Per tio finiĝis la tasko de sinjoro majoro Votruba. Pluaj diplomataj intertraktoj okazis poste nur inter sinjoroj kolonelo Goljat kaj zoologo Hornys. Pli poste enmiksis sin ankaŭ aliaj instancoj – sed tion oni lasu al la evoluo de ĉi tiu rimarkinda okazaĵo. Oni ne antaŭkuru. -
Du tagojn pli poste estis enmanigita al sinjoro Dagobert Hornys jena telegramo:
„Fotografaĵo kontentigas. Se ofertita hundo precize portretita, mi aĉetas. Duonprezo per poŝtmandato, reston post ricevo de besto. Sendu eksprese per rapidegtrajno! Kolonelo Goljai.“
Dagobert Hornys alpaŝis belaspektan budeton en angulo de sia vendejo kaj parolis en ĝin preskaŭ kortuŝe:
„Vidu, Fokso, jam vi estas vendita kvazaŭ Jozefo de Egiptujo! Sed estu kontenta, vi venos al bona sinjoro, al kolonelo, vi havos indan oficon. Tia sinjoro scias, kiel trakti tian pursangan beston. Li estimos vin kaj havos memoraĵon je Praha. Kaj vi kondutu honeste. Ĝis Polujo vi venos, preskaŭ al la rusa landlimo. Pecegon da mondo vi vidos, friponeto, kaj havos bonajn spertojn. Satmanĝu kaj morgaŭ matene vi veturos. Preskaŭ nevolonte mi adiaŭas vin, sed por parado mi ne povas vin havi. Vi kadukiĝus ĉi tie. Viaj talento kaj kapableco vokas vin aliloken.“
Fokso kun konvena atento finaŭskultis la alparolon de sia estro kaj, kiam ĝia ĝisnuna nutranto finis, ekbojis Fokso laŭtege: „Haf, haf, haf!“
Tio signifis verŝajne, ke ĝi komprenas sian estron, ke ĝi konsentas, ja eĉ ĝojatendas la longan vojaĝon.
Frumatene sinjoro Hornys enigis la karan Fokson en fortikan keston, en kies kovrilo estis krado, kaj unu horon p1i poste la kvarpieda turisfo en la kesto estis ŝovita en vagonon de rapidegtrajno, kiu forveturas el la ŝtata stacidomo en Hybernská-strato.
Kiel ajn estu imaginta la kara pasaĝero sian vojaĝon per rapidegtrajno laŭ la vortoj de sinjoro Hornys, certe estas, ke la efektivaĵo nepre ne kongruis kun la imago. Ĝi supozis, ke ĝi vidos do pecegon da mondo, sed el sia kesto ĝi vidis nepre nenion. Ĝi konkludis eble, ke ĝi veturos en ia sociefo – ankaŭ tio estis erara konkludo. Ĝi sentis nur, ke io kun ĝi forkuras, ke la kesto – ĝia malliberejo – tremas kaj ŝanceliĝas, de tempo al tempo eĉ saltetas, kvazaŭ diablo skuus ĝin, kaj ĉiu tiu ĉi sovaĝa movo estis akompanata per inferaj bruego, zumado, kurado, ĝemado, frapado kaj per diversaj aliaj sonegoj, por kiuj ĝi eĉ ne havis ĝustan esprimon en sia – spirite malriĉa – hunda lingvo kaj pensado.
Komence ĝi estis ege konsternita. Pli poste ĝi rabiiĝis kaj bojadis kaj ĝemblekadis intencante eldevigi per tio, ke oni liberlasu ĝin el la kesto. Preskaŭ ĝi raŭkiĝis – sed neniu atentis ĝin. Ĝi kvietiĝis do, kaŭriĝis en angulo de sia kaĝo kaj tremis pro angoro, kio okazos ankoraŭ. Kaj fine ĝi estis venkita de grandega laciĝo. La ŝanceligilo kelkfoje haltis kaj Fokso ĉiufoje stariĝis esperante, ke oni liberlasos ĝin el la kesto. Vana trompiĝo! Ĝi aŭdis nur diversajn ekkriojn, sed ne komprenis, ke ili signifas: Kolín, Pardubice. Kaj pli frue ol ĝi konsciiĝis, denove tio bruegis pluen.
Nur nun ekhaltis la trajno pli longan tempon – al Fokso estis tute indiferente, kie tio okazis. Ekknaris radetoj sub la pordo de la ŝarĝvagono, en la vagono pliheliĝis kaj tra la krado falis luma radio en la hundan malliberejon. Ies mano ektuŝis la keston, tiris ĝin al la vagonrando kaj post ia manipulacio ĝi forigis aŭ nur malfermis la kradon.
Tion faris stacia dungito – ie en Choceň, aŭ Třebová – kies tasko estas, ĝuste en ĉi tiu stacio doni al vivaĵoj akvon, eventuale ankaŭ nutraĵon por refreŝigo.
La dungito sciis bone, kio estas farota en la kesto, sed Fokso ne sciis tion. Fokso laŭŝajne opiniis, ke ĝi devas „elŝtupi“ – la kondukistoj vok'invitis ja al io simila. Sed eĉ se ili ne invitus, Fokso estis ĝuste sata de tiu frenezega veturo kaj, kiam la krado super ĝi malfermiĝis kaj kiam ekblovis al ĝi fluo de freŝa aero – ne meditante kaj ne demandante ĝi eksaltis dum laŭtega bojado, la stacia dungito ekŝanceliĝis pro ektimo kaj en plej proksima momento ne restis eĉ postsigno de Fokso. Atentante nek „Elirejon“ nek la stacian dungiton, kiu reprenis tie vojaĝbiletojn de elirantaj pasaĝeroj, Fokso, kiu cetere ne havis vojaĝbileton, kuregis sencele ien, direktante sin sole laŭ sia instinkto. Kaj se ĝi en tiu momento meditis pri io, certe ĝi decidiĝis, ke ĝi ne plu eniros tiun kaĝon kaj tiun malbenitan ŝanceligilon. Kaj kiu konas hundojn de tia temperamento, kian havis Fokso, kredos, ke ĝi restis fidela al sia decido kaj ke ĝi – ne revenis.
Sed intertempe staris tute konsternita la malfeliĉa trinkigisto de vojaĝantaj hundoj apud la malplena kaĝo kaj kvazaŭ hipnotigita li postrigardis la forkuregantan Fokson.
„Jezuo, Maria, Jozefo – tiu bestaĉo entute forkuris!“ li ekĝemis. Unuamomente li ekintencis postkuri la bestaĉon por kapti ĝin kaj la dekstra piedo ekflugis jam antaŭen, sed en la sama momento malfeliĉa dungito konsciiĝis pri la tuta teruro de la afero. La trajno pluveturos post kelkaj minutoj – ĝis tiam denove devas esti en la kesto hundo kaj la krado super la hundo devas esti fiksita – sed kiel kapti la malbenitan forkurinton, se ĝi entute ne estas videbla – kaj krom tio li devas eviti alarman bruon, li ne povas konfesi sian malatenton por ne havi malagrablaĵojn kun siaj superuloj. En tiaj cirkonstancoj estis bona konsilo efektive tro kara!
Sed krizaj momentoj rezultigas ofte nekredindajn ideojn kaj kuraĝon. Io simila traflugis nun la cerbon de la dungito, kies tuta ekzistado – eble – estis en danĝero. La loĝejo de ĉi tiu viro ne estis malproksime – kaj en la loĝejo gardis lia fidela hundo, hundo Nukso, lia ĝojo dumtage kaj lia fidela akompananto dumnokte, kiam ĝi kun sia estro garde rondiradis la stacidomon, preter tenejoj kaj preter aregoj da karbo.
Kelke da saltpaŝoj kaj la viro estis en sia loĝejo.
„Nukso!“
Nukso alkuris flate alpremante sin.
„Rapide post mi!“
Nukso postkuris la estron al la vagono. Kaj jen, neatendite ĝia estro kaptis ĝin je la „kolumo“, levis ĝin kaj ĵetis en la kaĝon de Fokso, la krado super ĝi frapfermiĝis, la viro ekĝemis ankoraŭ „Nukso, mia kara Nukso!“ – Laŭlonge de la trajno eksonis la vok'anoncoj: „Prete!“ La trajnestro trumpetis, ĉiuj vagonoj ekskuiĝis, la trajno ekmoviĝis – Nukso vojaĝis al Polujo.


Soubory
rtf Herrmann-Fokso-Nukso.rtf (127.59 kB)
pdf Herrmann-Fokso-Nukso.pdf (270.71 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017