Dr. Jan HERBEN

MALRIĈA KNABO, KIU GLORIĜIS

JUNAJ JAROJ DE TOMÁŠ MASARYK.

Tomáš MASARYK naskiĝis en la moravia urbo Hodonín1) la 7-an de marto l850. Pri riĉaj infanoj oni diras kutime, ke ili scipovis bone elekti siajn gepatrojn. Tomáš Masaryk ankaŭ bone elektis siajn gepatrojn, kvankam ili estis malriĉaj. Revenante jam kiel prezidanto2) el Ameriko la patujon – li estis jam 68jara – dumvoje sur la maro li meditis pri tio, kio utilis lin en la vivo. Li skribis: „. . . ĉar mi naskiĝis malriĉa kaj neniam riĉiĝis.“ Ĉu tio utilis lin? Al multaj eble estos tio nekomprenebla.
La patro de Tomáš estis nobelula veturigisto en la imperiestra bieno en Hodonín. Laŭnaske li estis hungarlanda3) Slovako el Kopčany,4) lia patrino estis el la moravia tiam germanigita urbo Hustopeče5) kaj ŝia knabina nomo estis Terezie Kropáčková. Ŝi estis jam Germanino, kvankam ŝiaj gepatroj transloĝiĝis al Hustopeče el Hana.6) Post Tomáš havis ĉi tiuj malriĉuloj ankoraŭ du knabojn, Ludovikon kaj Martinon, kaj knabineton, kiu baldaŭ mortis.
Ofte sendadis la administrantoj la patron de Tomáš al aliaj imperiestraj bienoj kiel inspektiston de kamparanaj laboristoj. Tiamaniere li ektroviĝis en Mutěnice,5) kelkfoje de Čejč al Čejkovice kaj denove reen en Hodonín. Ofta ŝanĝo de restado multe helpis al infanoj de Masaryk al pligrandigo de iliaj spertoj kompare kun infanoj de kamparanoj.
La vivo en la familio de Masaryk estis laŭ miaj scioj tre laŭorda. La edukado de la infanoj kompreneble estis tasko de la patrino, ĉar la patro estis ta tutan tagon okupita per laboro aŭ en la bieno aŭ sur la kampoj. Kiam ajn profesoro Masaryk en sia pli matura kaj plej matura aĝo rememoris sian hejmon, li diris malkaŝe: „Mi estis en la frua junaĝo zorgeme edukata kaj flegata de mia bona patrino, al kies oferema amo mi dankas ĉion: la dolĉaj horoj de la hejma amo kaj paco estos al mi ĉiam la plej agrablaj rememoroj; la amo al miaj gepatroj kaj samfamilianoj – du fratoj – estis al mi ofte dum malgajaj horoj la sola, sed riĉa fonto de interna kontenteco.“ Per kio la patro influis la knabon, oni povas diveni. Lia deĵoro estis tia, ke povis plenumi ĝin sole viro preciza je la horo, viro akurata kaj konscienca. La unua sur la korto, la lasta de la kampo, se li estis inspektonta laboristaron kaj volis havi ordon ĉe laboro, ĉar – dirite laŭ la biblio – li estis homo starigita sub la potenco. Ĉi tiujn ecojn heredis Tomáš de sia patro.
Pri sia patrino rimarkigis Tomáš Masaryk en gazeto de slovakaj legianoj en Rusujo, ke lia patrino influis lin de lia infaneco religie, ĉar ŝi estis tre pia virino. Kvankam li ne parolis pri la patro, tamen mi kredas, ke ankaŭ li influis lin religie. Mi komprenas tion tiel: de post la komenco, kiam Tomáš Masaryk aperis en la publika vivo, ni rimarkas ĉe li profundajn religiajn fundamentojn. Li esprimis ilin en la viva praktiko per vera pieco, per abomeno je malvero kaj mensogo, persone per kuraĝa verdiremo kaj sincereco kaj entute per ĉio, laŭ kio oni ekkonas pian kaj religian homon. Mi rakontos ja pli poste pri tio.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024