KAREL ČAPEK

R. U. R.

ROSSUMAJ UNIVERSAL ROBOTOJ


ANTAŬLUDO

Centra oficejo de la uzino de „Rossumaj Universal-Robotoj“. Dekstre enirejo. Tra fenestroj en frunta muro perspektivo je senfinajn vicojn de uzinaj konstruaĵoj. Maldekstre pluaj direkciaj ejoj.

DOMIN sidas en turnebla apogseĝo ĉe granda amerika skribtablo. Sur la tablo elektra lampo, telefono, paperpeziloj, leterordigilo k.t.p., sur la muro maldekstre grandaj geografiaj kartoj kun ŝip- kaj fervoj-linioj, granda kalendaro, horloĝo, kiu montras iom antaŭ la tagmezo; sur la muro dekstre estas alnajlitaj presitaj afiŝoj: „Plej malmultekosta laboro: Rossumaj Robotoj“. „Tropikaj Robotoj, nova invento. Peco po 150 d.“ „Ĉiu aĉetu propran Roboton al si“. „Ĉu vi volas malkarigi viajn produktaĵojn? Mendu Rossumajn Robotojn“. Plue aliaj geografiaj kartoj, ŝipa hortabelo, tabelo kun telegrafe indikitaj kurzoj k.t.p. Kontraste al ĉi tiu ornamo de muroj kuŝas sur la planko luksa turka tapiŝo, dekstre ronda tablo, kanapo, ledaj klubaj apogseĝoj kaj libroŝranko, en kiu troviĝas boteloj da vino kaj brandoj anstataŭ libroj. Maldekstre kaso. Apud la tablo de Domin skribmaŝino, je kiu skribas knabino SULLA. DOMIN diktas: „- ke ni ne garantias pri komercaĵoj dumvoje difektitaj. Ni atentigis vian ŝipestron tuj ĉe enŝipigado, ke la ŝipo ne taŭgas por transporto de Robotoj -“ Eksonoras la domtelefono. Domin levas ĝin kaj enparolas: Halo – Ĉi tie centra – jes. – Certe. – Nu jes, kiel ĉiam. – Kompreneble, kablu al ili. – Bone. Li pendigas la telefonon. Kie mi ĉesis? SULLA: Ni konfirmas mendon je dekkvin mil Robotoj. DOMIN ekmeditinte: Dekkvin mil Robotoj. Dekkvin mil Robotoj. MARlUS malfermas la pordon: Bonvolu, sinjorino. Eniras HELENA GLORY. MARIUS foriras. DOMIN ekstaras: Bonvolu! HELENA: Ĉu la centra direktoro Domin? DOMIN: Je via dispono. HELENA: Mi venas al vi – DOMIN: – kun karto de prezidanto Glory. Tio sufiĉas. HELENA: Prezidanto Glory estas mia patro. Mi estas Helena Glory. DOMIN: Fraŭlino Glory, estas por ni nekutima honoro, ke – ke – HELENA: – ke ni ne povas eligi vin tra pordo. DOMIN: – ke ni povas bonvenigi filinon de la granda prezidanto. Mi petas, sidiĝu. Sulla, vi povas foriri. SULLA foriras. DOMIN eksidas: Per kio mi povas servi, fraŭlino Glory? HELENA: Mi alvenis – DOMIN: – por rigardi nian fabrikadon de homoj. Kiel ĉiuj vizitoj. Tre volonte! Sen ceremonio! HELENA: Mi pensis, ke estas malpermesite – DOMIN: – eniri la uzinon, kompreneble. Sed ĉiu alvenas tien ĉi kun ies vizitkarto, fraŭlino Glory. HELENA: Kaj – kaj – vi montras al ĉiu. . . . . ? DOMIN: Nur ion. Fabrikado de artefaritaj homoj, fraŭlino, estas fabrika sekreto. HELENA: Se vi scius, kiel min tio – DOMIN: – treege interesas. Malnova Eŭropo eĉ ne parolas pri io alia. HELENA : Kial vi ne lasas min finparoli? DOMIN: Mi petas pardonon. Ĉu vi volis eble diri ion alian? HELENA: Mi volis sole demandi – DOMIN: – ĉu mi ne montrus tute escepte al vi nian uzinon. Nu certe, fraŭlino Glory. HELENA: Kiel vi scias, ke mi volis demandi tion? DOMIN: Ĉiuj demandas pri la samo. Li ekstaras. Pro neordinara estimo, fraŭlino, mi montrus al vi pli ol al la aliaj kaj – unuvorteHELENA: Mi dankas vin. DOMIN: Se vi garantios, ke vi perfidos al neniu eĉ la plej malgravan – HELENA ekstaras kaj donas al li la manon: Je mia honoro. DOMlN: Mi dankas. Ĉu vi ne volus eble demeti la vualon? HELENA: Aĥ kompreneble, vi volas vidi – Pardonu! DOMIN: Kion? HELENA: Se vi liberigus mian manon. DOMIN liberigasĝin: Mi petas, pardonu! HELENA demetas la vualon: Vi volas vidi, ĉu mi ne estas spiono. Kiel singardaj vi estas. DOMIN observas ŝin entuziasme: Hm – kompreneble – ni – jes. HELENA: Ĉu vi ne konfidas al mi? DOMIN: Neordinare, fraŭlino Hele – pardonu, fraŭlino Glory. Efektive neordinare ĝojigita – Ĉu vi ŝipveturis agrable? HELENA: Jes. Kial – DOMIN: Ĉar – mi opinias – ke vi estas ankoraŭ tre juna. HELENA: Ĉu ni iros tuj en la uzinon? DOMIN: Jes. Mi pensas dudekdu, ĉu ne? HELENA: Dudekdu kion? DOMIN: Dudekdu jarojn. HELENA: Dudekunu. Kial vi volas scii tion? DOMIN: Pro tio – ĉar – kun entuziasmo: Vi restos ĉi tie pli longe, ĉu ne? HELENA: Laŭ tio, kion vi montros al mi el la fabrikado. DOMIN: Diabla fabrikado! Nu certe, fraŭlino Glory, vi vidos ĉion. Mi petas, eksidu! Ĉu interesus vin la historio de la invento? HELENA: Jes, mi petas vin. Ŝi eksidas. DOMIN: Nu do. Li sidiĝas sur la skribtablon, observas ravita Helenan kaj rapide kvazaŭrespondas: Estis en jaro 1920, kiam maljuna Rossum, granda fiziologo, sed tiam ankoraŭ juna sciencisto, veturis sur ĉi tiun malproksiman insulon por studi maran animalaron. Punkto. Dum tio li provadis per kemia sintezo imiti vivan materion nomatan protoplasmo ĝis unufojon neatendite li inventis materion, kiu kondutis tute same, kiel viva materio, kvankam ĝi havis alian kemian konstituon. Tio estis en jaro 1932, ĝuste kvarcent kvardek jaroj post malkovro de Ameriko, uf.


POZNÁMKA REDAKCE: 2. vydání esperantského překladu R.U.R. vydalo nakladatelství KAVA-PECH v roce 2012. V témže roce byla hra v esperantu nastudována studentským souborem DOMA ze Svitav s účastí herců z řad členů Českého esperantského svazu. Hra byla mj. úspěšně uvedena před tisícovkou diváků z 55 zemí na Světovém esperantském kongresu v Reykjavíku.

Fotogalerie hry R.U.R. aŭ Terura Sonĝo

Videozáznam kompletního divadelního představení R.U.R.

(repríza ve Svitavách 27.9.2013, kamera P. Kaščák) 

R.U.R. v českém originálu ke stažení zdarma na webu Městské knihovny Praha

Překlad do esperanta je ke stažení zde níže


Soubory
pdf Karel Čapek - R.U.R.- překlad do esperanta.pdf (377.04 kB)
epub Karel_Capek_-R.U.R.epub (121.22 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024