Dr. Jan Václav Novák (1853–1920)

JAN AMOS KOMENSKÝ, INSTRUISTO DE LA NACIOJ, FONDINTO DE LA NOVOEPOKA INSTRUADO

(„Jan Amos Komenský, učitel národů, zakladatel nověkého školství“


„Ankaŭ mi kredas al Dio, ke ĝis pasos la uragano de la kolero pro niaj pekoj sendita sur niajn kapojn, la regado de viaj aferoj al vi revenos, ho, popolo bohema!“
Per tiuj ĉi vortoj, ofte nun ripetataj, inaŭguraciis la unua prezidanto de la ĉeĥoslovaka respubliko Tomáš G. Masaryk sian unuan komunikon al la Nacia Kunveno. Kaj la profeto Jan Amos Komenský, kies plumo ilin la unuan fojon skribis, tiam ilin skribis, kiam montriĝis vantaj la lastaj esperoj de bohemaj ekzilitoj je politika helpo, post ratifikacio de la interkonsentoj de paco Westfala en Nürenberg (komencon de la jaro 1650) kaj kiam la turmentata eŭropa popolo denove libere ekspiris post la longa suferado pro la plej kruela eklezia milito. Por li kaj liaj samreligianoj tiu trankvilo bedaŭrinde ne ekzistis, al ili estis destinite daŭrigi la vagadon tra la negastema fremdlando, kaj trovi tie eĉ la finan ripozon.

Kaj tamen Komenský, la lasta ĉefpastro de la „Frata Unuiĝo“ (Jednota bratrská), nia plej nacia eklezio, senlace laboris preskaŭ duonon da jarcento por la bono de la homaro dediĉante la amon al sia patrujo, kiam li devis ĝin forlasi en aĝo da 35 jaroj, penante ĝis sia lasta spiro helpi al ĝi el la morala mizero per disvastiĝo de la klereco en ĉiujn klasojn kaj per la konvinkado pri bezono de la paco.

1. Riĉa je sciaĵoj li revenis el fremdlando, por dediĉi ĉiujn siajn fortojn al la servo de la Frata Eklezio; sed jam kiel studento li ekkuraĝis konatigi al siaj samlandanoj elpensaĵojn de la samtempaj natursciencoj kaj per helpo de la detala ĉeĥolatina vortaro ebligi al ili la scion de la sciencoj.

Sed bedaŭrinde lia trankvila laboro por la utilo de liaj eklezianoj estis interrompita per eksplodo de ribelo, finiĝinta per venko de la reĝo Ferdinando IIa super la bohema nacio la 8an novembron 1620.

En tiu tempo estis ankaŭ verkita lia fama „Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro“ (1623), kiun libron oni ankoraŭ hodiaŭ vicigas inter la popularajn librojn de la pli malnova ĉeĥa literaturo.


2. Sed ankaŭ pri la estonteco de la patrujo zorgis Komenský dum ĉi tiuj suferoplenaj jaroj. Li estis plene konvinkita, ke ne estas malproksima la tempo, kiam finos la suferado pro la kredo kaj ekestos la nova regno, pri kiu ĉiutage preĝas Kristanoj per vortoj de la preĝo „Patro nia. Venu regno Via“! Zorgante tiel, ke lia nacio ne estu surprizita per la subita renverso, li preparis por ĝi proponon de la nova reguligo de la eklezio kaj samtempe la verkon, kiu garantiis lian gloron por la tuta estonteco. La verkon li nomis „Didaktiko,“ t. e. „arto de la arta instruado“ kaj en ĝi li montris pli frue al la samlandanoj, pli poste en la latina traduko de la verko al la tuta homaro, kiamaniere eduki la junularon al la noblaj moroj kaj pieco kaj instrui al ĝi utilajn sciojn.

En la libro oni postulas dediĉi por la perfekta eduko plenajn 24 jarojn de la juneca aĝo, kiun oni dividu je kvar periodoj; la infanaĝo, knabaĝo, aĝo de la maturiĝado kaj junulaĝo. Por ĉiu aĝo li volis starigi apartan lernejon, preparante por ĉiu specialajn librojn. Al la infana aĝo li dediĉis la faman „Informatorio de la patrina lernejo“, kiu fariĝis evangelio de la instruistaro ne nur de lia propra nacio, sed ankaŭ de ĉiuj kleraj nacioj same kiel la „Didaktiko“. Bedaŭrinde ĉi tiujn signifoplenajn fruktojn de lia spirito povis utiligi pli frue la fremdlando, liaj samlandanoj ekuzis ilin nur post la nacia renaskiĝo.


Soubory
rtf Novák - Jan Amos Komenský.rtf (78.15 kB)
pdf Novák - Jan Amos Komenský.pdf (182.23 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017