Kiel jam multaj rimarkis, jam disponeblas filtrebla Kompleta
programo kaj Kongresa libro. Gastigo
kaj kunokazigo de la Universaala Kongreso estas por Ĉeĥa Esperanto-Asocio
granda vigliga defio. Estas ĝojige, ke krom postulhava organiza laboro (precipe
de la oferema 17membra
LKK), kiu sendube aprezindas, nemalmultaj membroj de ĈEA (ne nur LKK-anoj)
kontribuos ankaŭ al enhavo de la aranĝo, Tiu ĉi artikolo estas formo de
aprezo kaj antaŭdanko al ili kaj formo de diskonigo de ilia aktiveco. Vi estas
kore bonvenaj en iliaj programeroj! Ni esperas, ke almenaŭ parto el ili povos
esti registrita kaj sekve alirebligita al tiuj, kiuj ne povos persone
partopreni.
14:00–14:45 Malovec, Miroslav: Ĉeĥio – kongreslando – E-movado, Gacond Q02
15:45–16:30 Sedlák, Martin: Kurso de la ĉeha 1, Urbanová Q15
15:45–16:45 Fischer, Oldřich Arnošt: Ĉeĥio – kongreslando – historio kaj naturo, Podhradská Q03
16:45–17:45 Kolka, Milan – Koutny, Ilona (HU): IKU 2 / AIS 2: Multlingva reta temvortaro helpata per artefarita intelekto, Gacond Q02
10:45–12:15 Chrdle, Petr: Petr Ginz (1928, Prago – 1944, Aŭŝvico), Gacond02
12:30–14:00 Kalčík, Josef: Merkatika funelo – kio ĝi estas kaj kiel esti bona advokato de Esperanto, Gacond Q02
14:15–15:45 Zapletalová, Anežka: Batikado: kolorigu vestaĵojn (ateliero) – junulara programo, korto Cink (konstr. X)
14:30–15:15 Barandovská-Frank, Věra: Komenio, ĉeĥa humanisto, Podhradská Q15
16:00–16:45 Sedlák, Martin: Kurso de la ĉeha 2, Urbanová Q15
16:30–17:00 Malovec, Miroslav – Kolka, Milan – Koutny, Ilona (HU): Aŭtora duonhoro: Angla-Esperanta-Ĉeĥa temvortaro Ginz X02
9:00–10:00 Kolka, Milan – Koutny, Ilona (HU): IKU 2 / AIS 2: Multlingva reta temvortaro helpata per artefarita intelekto, Podhradská Q03
10:45–11:30 Sedlák, Martin: Kurso de la ĉeha 3, Gacond Q02
11:45–12:30 Mišurec, Vít Guglielmo: Ĉeĥa biero: koncepto, kiu konkeris la mondon, Gacond Q02
12:10–12:50 Hýblová, Libuše: Ĉeha eduksistemo, Corsetti Q01
14:00–15:00 Barandovská-Frank, Věra: IKU 4: Antonín Bartoněk: el Brno al misteroj de la pragreka civilizo, Podhradská03
15:15–16:00 Zapletalová, Anežka: Bestetoj el longaj balonoj, Seemannová Q14
15:30–16:15 Dvořáková, Pavla: Surspure de doktoro Zamenhof en Pollando, Gacond Q02
17:00–17:45 Tomeček, Aleš: Turistaj gvidmarkoj, Corsetti Q01
11:00–11:45 Sedlák, Martin: Kurso de la ĉeha 4, Gacond02
12:00–13:45 Hakl, Ladislav: IFEF – Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Gacond Q02
14:00–14:45 Chrdle, Petr: Mia vivo kun Esperanto, Gacond 02
16:00–16:45 Dvořáková, Libuše: Historio de E-muzeo en Svitavy, Corsetti Q01
17:00–17:45 Türk, Vladimír: Historio de trampa movado en Ĉeĥio, Corsetti Q01
9:00–10:30 Šebetovský, Jan – Pištíková, Vlasta – Javorík, Petr: Filmo: Longulo, Larĝulo kaj Miopulo (de Jára Cimrman, kun esperantaj subtekstoj), Gacond Q02
10:45–11:30 Mertová, Petra – Tomečková, Mirka (interpr.): Naciaj kostumoj, Corsetti Q01
11:00–11:45 Dvořáková, Pavla: Ni ekkonu famajn Esperanto-poemojn pere de komuna kantado, Podhradská Q03
15:45–16:30 Fischer, Oldřich Arnošt: Naturo de Brno kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, Gacond Q02
Estas por vi preparita vere varia oferto de diverstemaj kaj diverscelaj ekskursoj (vidu en la Dua Bulteno, pp. 33–47), dum kiuj volonteme ĉiĉeronos kaj interpretos por vi (laŭalfabete): Barandovská Věra (GE), Blahuš Marek, Bloudek Miloš, Dvořáková Libuše, Dvořáková Pavla, Fischer Oldřich Arnošt, Hruška Miroslav, Hýblová Libuše, Karešová Lucie, Kolka Milan, Machačík Jiří, Malá Jarka, Minich Marteno, Mišurec Vít, Studená Pavla, Studený Jiří, Šebetovský Jan, Švejcarová Radmila, Tyšerová Jitka, Votoček Karel, Vávra Martin kaj ceteraj akompanantoj kaj helpantoj.
Aparta danko apartenas al Pavol Petrík el Slovakio, kiu gvidas plej multajn ekskursojn kaj promenojn, al membroj de la E-Klubo en Brno por pretigo de turismaj materialoj pri la urbo, al ties prezidanto Milan Kolka krome por trejnado de ĉiĉerona terminologio kaj ekzercado de interpretado pere de (ne nur) retaj seminarioj kaj al Vladimír Türk por tradukado de multaj ĉiĉeronaj tekstoj (krom Brno).
Specialan tuttagan fakekskurson en Brno ofertas Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio (eksa Fervojista Sekcio de ĈEA) – detalojn kaj kontaktojn vi povas legi ĉi-tie.
Al vesperaj programoj de la kongreso kontribuos ankaŭ ĉeĥaj artistoj, kiuj se ne aktivaj esperantistoj, tamen parte prezentos la programon en traduko al Esperanto.:
Dimanĉe 27.7. 20_200–21:30 – Nacia programo, burgo Špilberk
Marde 29.7. 21.30–23:00 – Koncerto de la kantri-muzikgrupo Šafrda Memory Band el České Budějovice Höger, hotelo Cosmopolitan – salonego Berlin Hall
Ĵaŭde 20:00–21.00 – Koncerto de operkantisto Richard Haan kaj Jolana Smyčková (filino de esperantista baritonisto Miroslav Smyčka) kun la orkestro de la teatro Semafor, Zamenhof, hotelo Cosmopolitan – salonego Zoner Boby Hall
Al la programkontribuantoj ni deziras sukceson kaj abundan kontentan ĉeeston kaj al la partoprenantoj plezuron!
Ĝis la revido en Brno!
Pavla Dvořáková (-padv-)