| 26 - 29 |
| 11 |
rete
La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej
granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare ekde
2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1427 personoj el 95 landoj (aŭ teritorioj)!
La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj kaj socia
programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de
Esperanto!
Dum la VK partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro kaj multe pli!
La partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj, spertoj kaj tempozonoj estas bonvenaj, ni certas, ke ĉiu trovos programerojn laŭ sia gusto.
Aliĝu ĉi tie
pub -jk-