Surspure de doktoro Zamenhof (5)

Okazloko - Prago

23
4

Prago

Ĉi-foje en Krakovo kaj la polaj Tatroj

Ni invitas vin al daŭrigo de la neordinara esplora vojaĝo tra la tempo al lokoj ligitaj kun la vivo de d-ro Zamenhof. Post Bjalistoko, du vizitoj en Varsovio kaj kuraclokoj en Malnova Silezio, ĉi-foje ni foriros al Malgrandpolujo – al la 8-a Universala Kongreso de Esperanto en Krakovo (1912) kaj la kun ĝi ligita ekskurso al Zakopane kaj ĉirkaŭaĵo, de kiu partoprenis ankaŭ d-ro Zamenhof kun sia edzino.

Sur la historiaj poŝtkartoj kaj fotoj ni rigardos, kiel la lokoj aspektis tiam kaj kiel nun (surbaze de propra fotodokumentado). Ni vizitos lokojn de la kongreso, kongresan teatran prezentaĵon, individuajn ekskurscelojn kaj gravajn personojn kun ili ligitajn kaj sorbos la tiutempan etoson. Ne mankos ankaŭ temaj muzikaĵoj alproksimigantaj la polan kulturon.

Supozata daŭro ĉirkaŭ 40 minutoj.

KIE: Esperanta klubo, Revolucia 5, Prago 1 (laŭ la dekstra ŝtuparo al la unua etaĝo kaj pluen dekstre ĝis la fino de la koridoro)

Situo surmape

KIAM: Komenco je la 17-a horo

Eniro libera

Post finiĝo de la prezento estos eble kanti kun akompano de ukulelo kaj ritmaj muzikiloj kelkajn kantojn rilatajn al d-ro Zamenhof aŭ al la Esperanta movado ĝenerale. Inter tiuj jam konataj estos ankaŭ unu noviĝo.

Surbaze de propraj vojaĝaj spertoj kaj esplorado vin gvidos per bildo, vorto kaj kanto Pavla Dvořáková el EK La Ponto Písek.

Komentoj al la fotoprezento okazos komplete en Esperanto.

Kore ni invitas ankaŭ ne-membrojn de la klubo!

La programo okazas anstataŭ la origina dato 4.12.2025, kiu devis esti nuligita pro sankialoj.

La prezento estos tre supozeble registrita, ĉu rekte, ĉu poste hejme. La publikigo en interreto estos anoncita.

  • padv-

Montrite 103x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026