Okazloko - Písek
| 11 |
| 4 |
Písek
Seminario Sabla Printempo, renovigita en 2025 post 10-jara paŭzo, okazos ree ankaŭ en 2026.
La ĉefa temo de la unutaga renkontiĝo estos denove
„Esperanta librokulturo en la 21-a jarcento“.
Inter ĉ. 10:30 kaj 17:00 vin atendas:
aŭdlibroj kaj projektoj por subteni legadon
Kontribuaĵo por lupago kaj necesaj organizelspezoj 100,– CZK (por prelegantoj senpage).
La tagmanĝon pagos ĉiu mem, posttagmezaj kafo/teo kaj lunĉeto senpage.
Pliajn informojn la interesitoj ricevos ĉe la adreso
pisek @ esperanto.cz.
Nome de EK La Ponto vin ĝojatendas Pavla Dvořáková.