Kuro por “Paraple”
Okazloko - Praha
Praha
Partoprenu kun ni karitatan projekton “Běh pro Paraple“ kaj faru
samtempe reklamon de Esperanto.
Paraple estas karitata
organizo, kiu helpas al homoj kun damaĝita spina medolo. Ĝi klopodas plibonigi
kaj plifaciligi ilian psikan kaj korpan staton kaj atingi ilian plejeblan
memstarecon.
Kiam? La 10-an de junio 2018
Kie: Parko Ladronka, Prago
Kunveno: 12.30 – tramhaltejo Vypich (tramoj 22, 25)
Kion ni faros?
- kiu volos, tiu povos partopreni simbolan 100-metran “kuron”
- kiu volos, tiu povos partopreni 5-kilometran kuron
- ĉiuj aliaj povas voĉ-subteni kurantojn, foti…
- antaŭ kaj post la kuroj ni povas ĝui kulturan programon, pikniki,
babili….
Gravaj aldonaj informoj:
- Se vi planas partopreni la 5-kilometran kuron, jam nun vi povas
registriĝi.
- Ne hezitu kunporti ion por pikniko, iun tukon por sidiĝi kaj Esperantaĵojn
(flagojn, flagetojn, flugfoliojn, T-ĉemizojn…)
- Se vi venos malplifrue, telefonu 605 449 502.
Kia estis
pasintjara “Kuro por “Paraple”?
Montrite 770x