| 17 |
| 12 |
RETE
Ni kore invitas vin al sekva komuna programo de esperantistaj kluboj en Brno kaj Gliwice.
Temo: Kristnaska Vespermanĝo
Dum la prezentado Ewa Caban rakontos pri tio, kio troviĝas sur kristnaska tablo en Pollando, precipe en la Supra Silezio. Vespere, la 24-an de decembro, festante naskon de Jesuo Kristo, oni manĝas solenan vespermanĝon. Ewa prezentos tradiciajn pladojn kaj morojn kunigitajn kun la vespermanĝo. La gustumado ne estas antaŭvidata ;)
Kiam: la 17-an de decembro 2025 je 19.00 (UTC+1)
Prelegonto: Ewa Caban (PL)
Lingvo: Esperanto
Kie: La renkontiĝo okazos rete Zoom
Jen la ligilo: https://polsl-pl.zoom.us/j/93116604802?…
Enirkodo: 931 1660 4802
Pasvorto: 235959.
Ni rekomendas, ke vi uzu aŭskultilojn kun mikrofono por preventi eĥon. Sed ne estas bezonata, vi povas uzi mikrofonon en via portebla komputilo (notebook).
La prelego estos registrata.
pub. -pd- laux invitilo de EK Brno