Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

17 - 19
10

Havířov Těrlicko, CZ

La elekta kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Unio okazos en 2025. La balotkongreso okazas unufoje en tri jaroj kaj dum ĝi estas elektata nova komitato. Se vi interesiĝas kandidatiĝi por la komitato, bonvolu kontakti la prezidantinon de la elekta komitato, s-inon Radmilu Švejcarovou (radmila.svej­carova(ĉe)vol­ny.cz). La kongreso okazos inter la 17an – la 19an oktobro.

Aliĝu per ĉi tiu reta formularo.


En la jaro 2025 okazos kongreso de ĈEA en bela regiono de nordorienta parto de nia lando proksime de urbo Havířov.

La kongreso okazos en penziono Jaškovská krčma.

Loĝigado estas apud bordo de valbaraĵo en belaj dulitaj ĉambroj.

Restoracia teraso proponas belan vidon je Těrlice valbaraĵo. La ĉirkaŭaĵo proponas belegajn lokojn por promenado.

Ni antaŭĝojas vidi vin en oktobro!

klaku por pli granda mapo

La konekto serĉu al la bushaltejo Těrlicko, křiž. – la liston de busoj en vendredo la 17a okt. post la 16a h. el trajna stacidomo (Havířov, Město) vi trovos ĉi-tie je idos.cz.

PROGRAMO DE LA KONGRESO

(Programo povas ŝanĝiĝi laŭ organizaj bezonoj.)

vendredo
De la 17a h. – akceptejo malfermita

la 19a h. – komenco de programo

  • bonvenigo de partoprenantoj
  • Vuk Echtner (1905–1994): Vivo por Esperanto, Bahaismo kaj nevidantoj – Petr Chrdle
  • eĥoj de UKo – kiel ni pretigis UKo-n – membroj de LKK
  • Kantado, TabloLudoj

sabato
antaŭtagmezo

  • asocia kunveno kun baloto de nova komitato
  • Kion donis al mi Reta Babilado – Marek Pavlovský
  • raporto de ĉefdelegito de UEA – Petr Chrdle
  • Retkomunikoj – historio, statistikoj, kial kaj ebleco de aliĝo – Josef Kalčík
  • komuna fotado

posttagmezo

  • komuna promeno
  • Kiel helpas Ekparolu – Milan Kolka
  • Retaĵoj – kiel konekti al reta kunveno, informoj en reto, Facebook, Telegram – Josef Kalčík

vespero

  • Kafo kun komitatanoj – demandu komitatanojn pri asociaj aferoj kaj taskoj
  • Kia estis Ĝuu EsperantoN – Vlasta Pištíková
  • festa vespero kun danco kaj muziko, tombolo – ni festu kune la sukcesojn de la lasta jaro!

dimanĉo
antaŭtagmeze

  • daŭrigo de asocia kunveno, diskutado, propono de la fina rezolucio
  • laborplano de nova komitato
  • diskutado
  • loko de konferenco 2026
  • Ĉeĥa trampa fenomeno – Vladimír Türk
  • La edzino de tempovojaĝanto – tradukateliero – Mirka Tomečková
  • fina kunveno

Fermo de kongreso

Ni antaŭĝojas renkonti vin en Havířov!

-jt- -jk-

Montrite 730x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025