Komuna renkontiĝo de ĈEA kaj GEA

Okazloko - Olomouc, Ĉeĥio, Moravio

22 - 25
5

Olomouc, Ĉeĥio, Moravio


Dum la ĉi-jara Pentekosto renkontiĝos en Olomouc (situo surmape) esperantistoj de najbaraj landoj en la restoracio Fontana en la urba parko.


Programo

■ Akceptejo funkcios de la 15a horo en Hoteldomo (Hotelový dům en strato Velkomoravská).
■ Je la 19a horo estas vespermanĝo en Restoracio Fontána (Smetanovy sady)
kaj en tiu ĉi loko estos ankaŭ vespera programo.

■ Ĝi komenciĝas je la 20a horo per prelego de Anton Oberndorfer „Poemoj en lingvolernado“
■ Pli detalajn informojn pri programo vi trovos aldone.

■ Parto de tiu ĉi aranĝo estos ankaŭ Kongreso de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

La renkontiĝo estas planata por semajnfino kun ebleco resti ĝis lundo.

■ Najbare de Restoracio Fontána (malantaŭ angulo) troviĝas botanikaj forcejoj, kie sabate (la 23an de majo) komenciĝos ekspozicio de insektovoraj plantoj „Živé pasti“ („Vivantaj Kaptiloj“, 23 majo – 7 junio 2026, výstava masožravých rostlin).


Aliĝilo ĉi tie.

La aranĝo okazos sub aŭspicio de Mgr. Miroslava Ferancová, urbestrino de la urbo Olomouc.

pub mm, jito

Adresoj de loĝigejoj:

Hotelový dům Velkomoravská 325/8, Olomouc
Mapo: https://mapy.com/s/hecuvunuka
kun matenmanĝo de VE ĝis DI aŭ LU laŭvole (vidu aliĝilon – ebleco/„pakaĵeto“ A-D)

Ubytovna Marie Tř. Svobody 41, Olomouc
Mapo: https://mapy.com/s/bajojadato
sen matenmanĝo NUR de VE ĝis DI (vidu aliĝilon – ebleco/„pakaĵe­to“ E)

Adreso de kongresejo:

(kie okazos la renkontiĝo, vespermanĝoj kaj tagmanĝo)
Restaurace Fontána Smetanovy sady 603, Olomouc
 https://mapy.com/s/japokebogu

Olomouc estas historia ĉefepiskopa urbo

En la urbo ĉiujare okazas ekspozicio de floroj Flora Olomouc.

Esperanto-movado en la urbo:

1908 La unua Esperanto-kurso en la urbo

1911 fondiĝis unua rondeto Bohema klubo esperantista.

1914 fondiĝis eldonejo MEP (Moraviaj Esperanto-Pioniroj)

1932 5-a kongreso de ĉeĥoslovakaj esperantistoj (plantita Esperanto-arbo en Smetana-parko

1953 tutŝtata konferenco de esperantistaj grupoj (la tutŝtata organizo ne plu ekzistis)

1954 regiona konferenco en hotelo Palace

1965 tutŝtata konferenco de E-rondetoj

1987 la 5-a kongreso de ĈEA

1991 la 43-a IFEF-kongreso

1992 Mez-eŭropa junulara semajno

1995 la 48-a IKUE-kongreso

2011 kongreso de la blindaj esperantistoj (LIBE)

Montrite 2098x

Soubory
png mapy_urbo-Olomouc.png (1.22 MB)
pdf Olomouc - programo.pdf (69.78 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026