Okazloko - Pardubice
19 - 26 |
7 |
Pardubice
La 74-a kongreso de kristanaj esperantistoj okazos en la bela historia urbo Pardubice (situanta 90 minutojn trajne de Brno, okazloko de la 110-a UK)
en Sanzorga mezlernejo, Průmyslová 395.
En la studenta hejmo estas 3-litaj ĉambroj, ĉiam du havas komunan duŝon kaj necesejon (sed vi povas esti sola aŭ du en la ĉambro – necesas alpago).
El provizora programo:
• oficiala malfermo de la kongreso
• matenaj kaj vesperaj preĝoj
• interkona kaj adiaŭa vesperoj
• jarkunveno de KELI
• ekumena diservo
• ekskursoj (detaloj pli poste)
• trarigardo de la urbo
• prelegoj, kantado
La kongreson povas partopreni ĉiuj esperantistoj, kiuj volas ĝui kristanan medion.
Aligxojn akceptas:
Pavel Polnický, Lidická 939/11, 290 01 Poděbrady, Ĉeĥio
Telefono : +420 723 672 335
E-mail: polnickypavel @ seznam.cz