Okazloko - Skokovy, CZ
13 - 18 |
5 |
Skokovy, CZ
Interreta seminario Sabla Printempo, kiu tradicie okazadis en sudbohemia urbo Písek (en esperanto Sablo), okazos jam duafoje kadre de Printempa Seminario en Skokovy en pensiono ESPERO en belega sabloŝtona regiono Bohemia Paradizo (norde de Prago). Loko de neforgeseblaj ekskursoj al abundaj naturaj kaj historiaj vidindaĵoj!
La ĉefa temo estos denove: „Voĉlegado kaj voĉregistrado“ – instruado de kreado de sonregistraĵoj kaj muziko per komputilo.
La programeroj estas:
En Posttagmeza programo (ekskursoj, manlabora ateliero, terapiaj proceduroj) kaj vespera programo (kantado, bivakfajro, prelegoj kaj diskutoj, amuziĝo)okazos samtempe kun la programo de la „Printempa Lingva Seminario“:. Antaŭtagmeze eblas partopreni antaŭtagmezajn konversaciajn rondetojn.
Malmultekosta restado!!
Loĝado en 2–3 litaj ĉambroj kun komunaj necesejoj/duŝejoj.
Restadkostoj potage (tranokto + tri manĝoj) estas 420,–CZK (1 Eŭro = ĉ. 25 kronoj) + kontribuo por organizaj elspezoj – minim. 100–200,–CZK laŭ nombro de restadtagoj, libervolaj mondonacoj (precipe de nemembroj de ĈEA kaj AEH) bonvenas (sed ne nepras). La programkotizo ebligas partoprenon en programo de ambaŭ aranĝoj (kaj de Sabla Printempo, kaj de Lingva Seminario!)
La programkotizo ebligas al vi partopreni programon de kaj Lingva Seminario, kaj de paralele okazanta interreta seminario Sabla Printempo.
ALIĜILOJ
Aliĝilon pri loĝado, manĝado kaj petu ĉe Jindřiška Drahotová, drahotova (ĉe) esperanto.cz.
La fakan programon de Sabla Printempo aranĝon gvidos Pavla Dvořáková kun asistantoj , por ricevi pliajn informojn, ne hezitu skribi al pavla.dvorakova (ce) esperanto.cz.
TRAFIKA KONEKTO
Volonte ni helpos pri informoj koncerne trafikkonekton, kaze de bezono ni povas certigi aŭtoveturigon ekde kaj al la trajnstacidomo.