41-a Lingva Seminario

Okazloko - Skokovy,CZ

20 - 26
4

Skokovy,CZ


Tradicia semajna seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj).


Familieca ripoziga etoso, senbara medio, 2–3-maks.4litaj ĉambroj (kun lavujo;duŝejoj/ne­cesejoj surkoridore). PREZO proksimume 420 CZK/tago (l Eǔro = ĉ. 28 CZK) por kompleta servo je unu tago (tranokto + 3 manĝoj). KOTIZO por organizaj kaj programaj elspezoj (minim. 100–200,– CZK – laŭ longeco de la restado). Oni pagas surloke. Eblas ev. veni ankaŭ por malpli da tagoj!


PROGRAMO: Antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj lingvopraktikado diversgrada, posttagmeze ekskursoj, promenoj, rilakso, manlaboraj atelieroj, vespera amuziĝo, kantado, filmprojekcia­do ktp.

Ekde 23.4. eblas partopreni ankaŭ programon de la samloke okazanta interreta seminario Sabla Printempo.

Laŭinterese oni povas mendi kuracprocedurojn aŭ pruntepreni biciklon.

Jen nia nova FOTOGALERIO !!

La ALIĜILON eblas elŝuti sube ĉi-paĝe. Bv. ĝin plenigi kaj sendi al la sekva adreso:

Informoj: Jindřiška Drahotová, drahotova (heliko) esperanto.cz, tel. (+420) 720 652 320

LIMDATO: ĝis la 31-a de marto 2015, poste sen garantio pri loĝado (aŭ pli koste en la najbara pensiono).

Eksterlandajn gastojn ni volonte helpos pri trovo de la plej taŭga trafikebleco.

Ni antaŭĝojas, ke vi plilarĝigos nian verdan familion :-)!

Montrite 1116x

Soubory
rtf ALIĜILO POR LA 41-A LINGVA SEMINARIO.rtf (56.21 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024