.

„Ĉeĥa Esperanto-Junularo“ – membro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo – organizo grupiganta junajn favorantojn de Esperanto. Helpas al siaj membroj utiligi Esperanton por korespondado, ligo de kontaktoj kaj aliaj celoj, informas pri Esperanto en sia retpaĝaro, organizas kursojn kaj proprajn renkontiĝojn kaj vojaĝojn al eksterlandaj aranĝoj, kunlaboras pri fakaj interretaj projektoj.


.

Asocio de Esperantistoj-handikapuloj (AEH-IKEH) kun sidejo en Pardubice grupigas membrojn en 22 landoj. Eldonas monatan gazeton Informilo kaj organizas regulajn lingvoseminariojn, renkontiĝojn kaj ekskursojn.


.

Civitana grupiĝo E-lingvo kun sidejo en Brno koncentriĝas pri efika propagado de la unueca komunika lingvo en Ĉeĥio kaj en Eŭropo. Prizorgas plurlingvan retpaĝaron dediĉitan al la problemaro de multlingveco enmonde kaj al eblecoj de ĝia solvo.


Klubo E-mentalo Prago

.

ligas Esperanton kaj klerigadon kun amuziĝo, recesio, vojaĝado kaj (ne nur gastronomia) kreemo. Organizas regule laŭtemajn kunvenojn dufoje monate en Prago kaj semajnfinajn aranĝojn en diversaj partoj de Ĉeĥio (Teatra kaj grila semajnfino en Suda Bohemio, Vinkela semajnfino en Suda Moravio, Festado de Sankta Nikolao kaj de Kristnasko en Prago ktp).

Info: pismis@volny.cz


.

Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio kunigas fervojistojn kaj interesitojn pri fervojo havantaj rilaton al Esperanto. Ĉiujare ĝi organizas konferencojn en diversaj lokoj de Ĉeĥio kun riĉa faka kaj kultura programo. Membroj de la asocio partoprenas en la agado dde IFEF en ĝia estraro kaj fakaj komisionoj.

Kontakto: Bří Hubálků 161, 560 02 Česká Třebová, e-mail: cefea @ centrum.cz


Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2026