Tosto por Zamĉjo

Okazloko - Hradec Králové

21
1

Hradec Králové


Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO

Kunveno: 11. 00 ĉe la biletvendejo de la ĉefstacidomo Hradec Králové

  • Vizito de strato Zamenhofova – tosto por Zamĉjo
  • Grimpado al Blanka turo – pendigo de la E-flago
  • Tagmanĝo en restoracio (la loko estos precizigita)
  • Esperanto-programeroj
  • Promeno tra la urbo
  • Forveturo

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 8.30 ĉe la biletvendejo en Hlavní nádraží. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Trajno: Praha 9.07 – Hradec Králové 10.51 (Se malfruiĝos la trajno, la kunveno ĉe la biletvendejo en Hradec Králové estos tuj post la alveno de la trajno.)


  • Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) )
  • Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni
  • Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
  • Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz, por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo.

Same skribu, se vi havas iujn demandojn!


E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 659x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024