Solenaĵo omaĝe al F. V. Lorenz

Okazloko - Vrdy, CZ

08
7

Vrdy, CZ


La aranĝo omaĝe al la poligloto kaj la aŭtoro de la 1-a Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj Francisko Valdomiro Lorenz okazos en la urbo Čáslav kaj en la vilaĝoj Vrdy kaj Zbyslav (la naskiĝloko).

Situo surmape

SKIZA PROGRAMO:

10:30 Renkontiĝo antaŭ la trajna stacidomo en Čáslav, i.a. la naskiĝurbo de la reĝisoro Miloš Forman kaj de la poetino Eli Urbanová

10:30–13:15 Trarigardo de la historia urbocentro (surspure de la juna studento Lorenz), komuna tagmanĝo

(pro tempoŝparo kun unueca manĝo)

vidindaĵoj de la urbo Čáslav

13:15 transporto al la komunumo Vrdy – per aŭtoj aŭ komunuma buso

14:00 Solena ceremonio en la komunumo Vrdy (6km oriente de Čáslav) okaze de senvualigo de la memorplakedo de Francisko Valdomiro Lorenz sur la konstruaĵo de la komunuma biblioteko kaj alpreno de ĝia nomo laŭ li

  • kun akompana kleriga kaj kultura programo kaj inaŭguro de la ekspozicia panelo pri Lorenz
  • la aranĝon partoprenos i.a. konsulino de Ĉeĥio en Brazilo s-ino Pavla Havrlíková

Vizito de la apuda vilaĝo Zbyslav, la naskiĝloko de Lorenz, promeno al la naskiĝdomo, preĝejo kaj lia unua lernejo

Reveturo al Čáslav por trajnoj je 16:50 kaj/aŭ 17:50 (laŭ surloka interkonsento)


Rekomendataj trajnkonektoj:

  • rapidtrajno Ex125 Radhošť – el Prago je 9:24, en Kolín je 10:01, poste persona vagonaro 0S 5005 je 10:05, en Čáslav je 10:26
  • rapidtrajno Ex 520 Portáš el Vsetín, en Kolín je 9:58, poste la sama persona vagonaro
  • reen: trajno el Čáslav al Kolín je 16:50 (R 980 Lipnice, en Kolín je 17:08) aŭ 17:50 (R 978 Barbora, en Kolín je 18:08)

la horarojn vidu detale en IDOS


Bv. sekvi ev. pliajn detalojn (precipe koncerne la antaŭmendon de la tagmanĝo).

Kontaktoj:

organiza: Pavla Dvořáková, pavla.esperanto (ĉe) gmail.com

pri la programo en Vrdy: Petr Chrdle, chrdle (ĉe) kava-pech.cz

Montrite 978x

Soubory
jpg vrdy-afisxo.jpg (238.49 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024