Sabla Printempo

Okazloko - Milevsko, CZ

01 - 03
4

Milevsko, CZ


La 6-a Sabla Printempo alportas du ŝanĝojn:

  • ĝi ne okazos rekte en la urbo Písek (kies nomo en la ĉeĥa lingvo signifas „Sablo“, pro orohava sablo en mezepoka placerita el la rivero Otava, ĉe kiu la urbo situas), sed tamen jes en la distrikto Písek (tial oni lasas la originan nomon de la aranĝo)
  • la faka programo ĉi-foje ne koncentriĝos pri Interreto kiel kutime, sed pri traduko de turismaj tekstoj, event. por seriozaj interesuloj ankaŭ prilaboro de mallongaj filmoj kun vojaĝtemo (dublado aŭ subtekstigado en Esperanto)

Tial la aranĝo ĉi-foje estas taŭga NUR por ĉeĥparolantoj!

Por interesiĝantoj pri komputilaj temoj ni rekomendas por 2011 VIKIMANION  – Internacian renkontiĝon de E-vikpediistoj, okazontan 26.-30.10.2011 en Svitavy

(pli detalaj informoj pri ĝi en la rubriko Aranĝoj de tiu ĉi retejo aperos supozeble en aprilo).

PROGRAMO DE SABLA PRINTEMPO:

  • tradukseminario kaj kunveno de Labora tradukgrupo de ČEA
  • trarigardo de la monaĥejo de Milevsko (surfote), Nacia kultura memorindaĵo
  • vizito de inaŭguro de la migra ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo?“ en la urba biblioteko
  • projekciado, babil- kaj muzikvespero kun gitaro

Okazloko: SPORTHOTEL Milevsko

Detalajn informojn kaj aliĝilon vi povas elŝuti sube.

Kapacito de la aranĝo estas ĉi-jare limigita, tial kaze de intereso ne forgesu ĝustatempe aliĝi!

Info: pisek (ĉe) esperanto.cz

Montrite 1938x

Soubory
doc SP11-invitilo.doc (251.5 kB)
doc SP11_aligxilo.doc (41 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025