Renkontiĝo en Šumperk

Okazloko - Šumperk, CZ

20
5

Šumperk, CZ

EK Šumperk invitas vin al tradicia maja renkontiĝo, kiu okazos ĉi-jare la 20-an de majo en Šumperk. Ni renkontiĝos je la 9.45 ĉe la trajnstacidomo en Šumperk. Unue ni vizitos privatan Historian muzeon de armeo kun kolektaĵoj el 1-a kaj 2-a mondmilitoj. Poste ni promenos iom en la urbo, tagmanĝos en restoracioj (ni proponas du por elekti). Posttagmeza programo estos en vintrinkejo „U Jitky“. Krom kutima programo – informoj el la kluboj, babilado, tombolo, atendas vin kultura surprizo!

Pli da informoj: sumperk (heliko) esperanto.cz, tel. 774 928 974

Montrite 1876x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024