Printempa renkontiĝo en la regiono Jeseníky

Okazloko - Šumperk, CZ

16
5

Šumperk, CZ


Ĉiujara piedturisma renkontiĝo organizata de Esperanto-Klubo el Šumperk, situanta sursojle de la montaro Jeseníky en Norda Moravio.

Ĉi-foje ni netradicie malkovros surprizajn nekonatajn lokojn de la urbo mem. Eĉ se vi eĉ pli ol unufoje vizitis ĝin, sendube vi havas ion por antaŭĝoji!

Pli detalaj informoj estos diskonigitaj ĝustatempe.

Info: sumperk (heliko) esperanto.cz

Al dezirantoj pri plilongigo de la restado en la montaro ni povas peri tranokton en pensiono/hotelo (laŭ postuloj), aŭ event. surbaze de Pasporta Servo, kaj rekomendi taŭgajn itinerojn.

Montrite 798x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025