Panelo “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”, kun Margaret Zaleski-Zamenhof kaj aliaj

13
3

virtuala aranĝo


Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK)Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo.

Kie: https://www.youtube.com/watch?… en la videokanalo UEAviva

Kiam: vive 15:00 de la Universala Tempo (UTC), do je 16:00 de la Mezeŭropa tempo,
pli poste iam ajn libere spekteblos

  • pd-

Montrite 278x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024