Okcidentbohemia regiona renkontiĝo

Okazloko - Plzeň, CZ

15
3

Plzeň, CZ



Je 10:30 vizito de la migra ekspozicio „Ĉu Esperanto estas morta lingvo?“ en Studa kaj Scienca Biblioteko de la Pilsena Regiono (Smetanovy sady 2 – vidu mapon) kun akompana programo

Komuna tagmanĝo en „secesia perlo“ hotelo Slovan, reciproka konatiĝo, diskuto pri eblaj aktivecoj en la regiono, kantado kun gitaro

Promeno tra la urbocentro, trarigardo de la Bierfara muzeo kun esperantlingva ĉiĉeronado

Post 15:30 por interesitoj vizito de la urba historia subterejo aŭ paralele amikeca babilado en stila muzea bierejo, ofertanta specialajn bierojn

Pliajn informojn vidu en alŝutita invitilo.

Prezo: 190,– CZK por studentoj, pensiuloj super 70 jaroj kaj handikapuloj aŭ 230,– CZK por ceteraj (inkluzivas avantaĝprezan tagmanĝon-supon + ĉefpladon-eblas vegetara varianto, enirbileton al Bierfara muzeo, kantareton kaj etan kontribuon al organizaj kaj programaj elspezoj)

Aliĝintoj ĝis 10.3. havas garantiatan tagmanĝon kaj sidlokon en la salono.

Info: pisek@esperanto.cz

Montrite 1806x

Soubory
pdf Invitilo al Regiona renkontigxo en Pilseno.pdf (353.32 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025