Okazloko - Svitavy, CZ
05 |
12 |
Svitavy, CZ
Pro sukceso denove okazigata kreiva ateliero (ne nur) por infanoj, ligita kun produktado de marcipanaj kristnaskaj kaj novjara figuretoj kaj ornamaĵoj, sub sperta gvido de profesiulino kaj esperantistino ing.arĥ. Anna Vyšinková el Vracov ( interreta prezento de ŝia sukeraĵejo kun riĉa fotogalerio de produktoj, ankaŭ en esperantlingva versio, estas ĝuebla ĉi-tie).
La ateliero okazos rekte en la Esperanto-Muzeo,
kie vi povos samtempe vidi krom la konstanta ekspozicio ankaŭ ĉarman
ekspozicion pri Desegnita humuro de konata ĉeĥa ilustristo
kaj esperantisto Pavel Rak. (fotogalerion el la
solena malfermo de la ekspozicio vi povas vidi ĉi-tie.
Krome eblas viziti riĉan adventan kulturan programon en la urbo, precipe sur la apuda romantika historia ĉefplaco, kaj se vi volas longigi vian restadon je tuta semajnfino, eventuale ankaŭ proksiman renesancan urbon Litomyšl, troviĝantan sur la UNESKO-listo.
Interesuloj pri tranoktado en romantika turo de Esperanto-muzeo, bv. informiĝi.
Kontakto: dvor.libuse@seznam.cz