La 52-a Malferma Tago en CO UEA (VIRTUALA)

Okazloko - Rotterdam, NL

25
4

Rotterdam, NL


Pro la koronvirusa pandemio la reala evento bedaŭrinde ne okazos, sed la riĉa programo estos realigita VIRTUALE, tiel ke ne nur 25.4., sed ankaŭ sekve povos ĝin partopreni ĉe siaj komputiloj ĉiuj interesitoj el la tuta mondo!

Premieron de la sekvaj prelegoj vi povas sekvi la 25-an de aprilo je la koncerna tempo , sed sekve ili ankaŭ plu spekteblos en la

Jutuba videokanalo de UEA

Horaro de premieroj laŭ la MEZEŬROPA TEMPO!

(la origina roterdama tempo estas unu horon malpli)

  • 10:00–10:24: Filmo Vizito al la Centra Oficejo (komuna spektado)
  • 10:24–10:30: Filmo Konciza bild-historio de la Centra Oficejo (komuna spektado)
  • 10:30–11:40: Spertoj pri tradukado-interpretado kaj amuzaj anekdotoj tiurilate (Mireille Grosjean)
  • 11:40–11:50: Speciala prelego Burunda teo (Jérémie Sabiyumva)
  • 11:50–12:20: Esperanta mondliteraturo, ĉu mi povas kontribui? (Marianne Pierquin)
  • 12:20–12:30: Speciala prelego Burunda kafo (Jérémie Sabiyumva)
  • 12:30–13:20: Speciala prelego Sin nutri per la naturo (Lode Van de Velde)
  • 13:20–14:00: Komparo inter du planlingvoj: Esperanto kaj Rumantsch Grischun (svisa duonoficiala lingvo) (Mireille Grosjean)
  • 14:00–14:40: Speciala prelego TEO (Zhang Ping “Ĝoja”, Olga Ŝiliaeva kaj Rafael Henrique Zerbetto)

Sekvos ankaŭ vivelsendataj prelegoj pere de la aplikaĵo ZOOM

  • 14:50–15:30: Pri la revuo Esperanto kaj la Reta Revuo (Anna Striganova)
  • 15:30–16:10: La koronvirusa pandemio: evoluo kaj implicoj por Esperanto (Amri Wandel)
  • 16:10–16:40: Kiel TEJO funkcias kaj respondas al la koronvirusa krizo (Leon Kamenický el Ĉeĥa Esperanto-Junularo)
  • 16:40–17:20: La nepoj nin benos, se ni ion al ili transdonos (Orlando Raola)
  • 17:20–18:00: Prezidantaj perspektivoj pri UEA (Duncan Charters)

Instrukciojn pri ALIRO AL ZOOM vi trovos ĈI-TIE

18:30: Koncerto de Kjara


  • pd-

Montrite 361x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024