La 16-a ĈEA-Kongreso

Okazloko - Pelhřimov, CZ

13 - 16
10

Pelhřimov, CZ


La tutŝtatan kongreson de Ĉeĥa Esperanto-Asocio ĉi-jare gastigos la regiono VYSOČINA, nome bela historia urbo Pelhřimov, konata kiel urbo de rekordoj kaj kuriozaĵoj.


Okazloko:

Industria mezlernejo kaj Faka metimezlernejo – Studenthejmo

strato Friedova 1464, ĉ. 500m for dela busa stacidomo

(2 ĝis maks. 3litaj ĉambroj kun duŝejo/necesejo komunaj por du ĉambroj)

Situo surmape

La loka kunorganizanto estas Esperanto-rondeto MONTETARO, kiun gvidas d-ro Max Kašparů.

Akceptejo funkcios: ĵaŭde kaj vendrede ekde 15:00 ĝis 18:30 en la pordistejo de la Studenthejmo.

La unua servo estas vespermanĝo je 18:30, la lasta servo estas dimanĉa tagmanĝo je 11:45.


Krom labortraktado kaj elekto de la nova estraro estas por vi preparataj fakaj seminarioj, vendrede antaŭtagmeze busekskurso al la monaĥejo kaj bierfarejo en Želiv, sabate posttagmeze trarigardo de la historia urbocentro (inkl. viziotn de la Muzeo de rekordoj kaj kuriozaĵoj), kultura programo kaj dancvespero kun tombolo.

gimnazio

Pordego de Jihlava, sidejo de Muzeo de rekordoj kaj kuriozaĵoj


PREZOJ:

Avantaĝa pakaĵo por 3 tranoktoj estas jam nehavebla (pro limigita loĝkapacito)!!

Eblas ankoraŭ aliĝi ekde vendredo por 2 noktoj. Eblas ankaŭ mendo de unuopaj manĝoj. La prezoj estas inkitaj en Elektronika aliĝilo (klaku pli sube).

Partoprenkotizo:

Baza kotizo 350,– CZK

Membroj de ĈEA, ĈEJ kaj SKEF – aliĝintoj ĝis 15.9. 150,– CZK, 16.-30.9. 250,– CZK, pli poste 350,– CZK

BONUSO POR PLENTEMPAJ PARTOPRENANTOJ EKDE ĴAŬDO:

vendrede antaŭtagmeze SENPAGA busekskurso al Pacov kaj monaĥejo Želiv (kun vizito de la bierfarejo)!


ALIĜILOJ:

  1. Printebla aliĝilo aperis fine de junio en Staro n-ro 2.
  2. Disponeblas ELEKTRONIKA ALIĜILO v esperantu (klaku al ĝi ĈI-TIE!!)
  3. Ĉeĥlingvan aliĝilon en Word (kun detala indiko de prezoj) elŝuteblan ĈI-PAĜE SUBE necesas sendi al

vratislav.hirs (ĉe) esperanto.cz


PROGRAMO elŝuteblas ĉi-paĝe sube!

Menuo kaj Detalaj informoj por aliĝintoj elŝuteblas en la ĉeĥlingva paĝo!

Vian abundan partoprenon ĝojatendas ĈEA-estraro.

Kontakto: cea (ĉe) esperanto.cz

Montrite 1877x

Soubory
pdf Programo_de_la_16-a_CEA_Kongreso -2 (1).pdf (187.21 kB)
pdf Rekomendataj_trafikkonektoj_cehlingve_2.pdf (257.27 kB)
pdf 5-jara_komitata_retrorigardo_de_CEA_aktivecoj - 2.pdf (135.84 kB)
jpg Pelhrimov_-_mapo 2.jpg (338.28 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024