Okazloko - Písek, CZ
23 |
9 |
Písek, CZ
Tradicia aranĝo de la klubo „La Ponto“ okazos ĉi-jare – almenaŭ en Suda Bohemio – lastfoje, kaj pro organizaj kialoj escepte ne dum semajnfino, sed vendrede!
10:30–12:15 Muzika kaj literatura programo en la preĝejo de Avanco de Sankta Kruco, vizito de la Muzeo de la regiono Prácheň, eta promeno
12:15–15:00 Tagmanĝo en saloneto de la restoracio „V koutě“, naskiĝtaga solenaĵo de la jubileo de Miroslav Smyčka, kantado kun gitaro
KOTIZO: 100,– Kč – por muzea bileto, kafo/ teo kaj tosta trinkaĵo (0,2 dl da blanka aŭ ruĝa vino aŭ 0,3 dl da fruktosuko laŭ elekto) + 10,– por necesaj organizaj elspezoj (alpago por laborantoj 20,– – por la enirbileto). Porcio de naskiĝtaga torto senpagas! Tagmanĝon laŭ sia elekto kaj ev. pliajn trinkaĵojn pagas ĉiu aparte.
Kontakto kaj aliĝoj:
Pavla Dvořáková, pavla.esperanto (ĉe) gmail.com, tel. 774 94 24 24
Vidu invitilon elŝuteblan ĉi-sube.