Kongreso de ĈEA

Okazloko - Brno, CZ

17 - 20
10

Brno, CZ

Estraro de ĈEA kaj E-klubo Brno elkore invitas vin partopreni kongreson de ĈEA, kiu okazos en la tagoj 17 – 20 de oktobro 2019 en Brno sub aŭspicio de ĉefurbestro de la urbo Brno JUDr. Markéta Vaňková. La kongreso estos, krom necesaj balotoj por la estraro, rememoro al unua kongreso de ĈEA, kiu okazis en marto 1969, do antaŭ 50 jaroj, ĝuste en Brno.

Venu festi kun ni datrevenon de nia asocio, ni antaŭĝojas vin! Por tiuj, kiuj ne estas anoj de ĈEA, ni preparas specialan programon dum nia necesa labortraktado.

Brno estas bone trafike atingebla. Nia kongresejo kaj loĝejo estos mezlernejo Střední škola informatiky, poštovnictví a finančnictví je adreso Čichnova 23, Brno. Jen nia loĝloko kaj kongresejo ĉe mapo. Kiel atingi ĝin el stacidomoj de Brno vi povas rigardi sube.

Elektronikan aliĝilon en Esperanto vi trovos ĉi tie. La plej avantaĝe vi povas aliĝi, se vi faros tion kaj pagos ĝis la 15.9.2019. La aliĝilo enhavas informojn pri aliĝkosto kaj prezoj de loĝado, manĝoj kaj vendreda ekskurso al Pacmonumento kaj kastelo en Slavkov – Aŭsterlico. Kastelon en Slavkov vi povas vidi ankaŭ en videofilmeto en jutubkanalo.

Jen ni elektas por vi prezojn de avantaĝaj paketoj por partopreno ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo:
A. 1530 CZK – 3 tranoktoj en 2/3-lita ĉambro kaj manĝo de vespermanĝo ĵaŭde ĝis dimanĉa tagmanĝo
B. 1800 CZK – 3 tranoktoj en 1-lita ĉambro kaj manĝo de vespermanĝo ĵaŭde ĝis dimanĉa tagmanĝo

Manĝi vi povas ankaŭ vegetare.

Dormoĉambroj estas kun 2+3 litoj en komuna ĉelo kun lavejo kaj necesejo komuna por tiuj kvin personoj. Kun krompago vi povas havi unulitan ĉambron. Iom pri la urbo Brno vi povas legi sube (artikolo el Starto 2/2019).

  • lh-

Montrite 2410x

Soubory
pdf Kiel atingi kongresejon.pdf (519.61 kB)
pdf Iom pri Brno el Starto 2-2019.pdf (186.85 kB)
pdf Kongresa programo.pdf (105.07 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024